Tago de la Mortintoj kaj Eterna Vivo
La dua de Novembro estas konata, en diversaj landoj, kiel tago de la mortintoj. Tamen, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ni proklamas, ke ĝi estas Tago de Vivantoj, ĉar mortintoj ne mortas!
Kiam miaj karaj kaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj mia adorata fratino Lícia Margarida de Paiva (1942-2010) forpasis, tiam mia koro tre suferis. Tamen, mi tuj komencis eldiri emocian interparolon kun la Kreanto, mildigante la resopiron kaj transdonante al ili mesaĝojn de paco kaj dankemo. Baldaŭ mi eksentis, ke ili plu vivas, ĉar mortintoj ne mortas! Mi kutimas aserti: kiam oni preĝas, tiam la Animo spiras kaj fekundigas la spiritan kaj homan vivon. Preĝi estas esence grave por sennubigi la horizonton de la koro. Alziro Zarur (1914-1979), Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, instruis, ke “Dio ne kreis nin por mortigi nin” kaj ke “morto ekzistas nenie, en la Universo”, kaj pri ĉi tiu punkto ni revenos, en aliaj okazoj. Mian solidarecon do al tiuj, kiuj suferas la ŝajnan foreston de siaj karuloj. Sed estu certaj, ke efektive mortintoj ne mortas! Estontece, ni ĉiuj renkontos nin reciproke, denove.
“Morto ne ekzistas
“Kaj doloro estas ia iluzio de nia sento.”
Konsolaj vortoj al ni lasitaj de la portugala poeto Teixeira de Pascoaes (1877-1952), kiu, kurioze, naskiĝis en “Tago de la Mortintoj”. Dio konservu lin en bona loko!
Tago de la Mortintoj
Ĉi tiu okazo memorigas min pri la parolado de papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005), je la 2-a de Novembro 1983, kiam li sin direktis al fideluloj kuniĝintaj en Vatikano. En ĝi Lia Sankta Moŝto emfazis, ke la dialogon kun mortintoj oni devas ne interrompi: “Ni estas invititaj repreni kun la mortintoj, en la profundo de la koro, tiun dialogon, kiun la morto ne devas interrompi. (...) Surbaze de la revelacia vorto de Kristo, la Redemptoro, ni estas certaj pri la senmorteco de la animo. Fakte, la vivo ne finiĝas je la horizonto de ĉi tiu mondo (...)” (Substrekoj estas miaj).
Jen kial ni devas mediti pri tiu nekontestebla fakto: vivo estas senfina irado, jen ĉi tie, sur la Tero, jen tie, en la Spaco. Estas kompreneble, ke ni sentas resopirojn pri tiuj, kiuj forpasis, sed ni devas ne troigi larmojn, ĉar nia akceptebla doloro povas perturbi ilin en la Spirita Mondo, je ilia adaptiĝo al tiu nova situacio.
Instruoj de la neevitebla fenomeno
Alvenos iam tago, kiam iuj pensuloj ne plu neglektos la konsolan fakton pri la Eterna Vivo. Ili devus precipe cerbumi pri la morto kaj ne serĉi klarigojn sole nur materiajn pri neevitebla fenomeno, kiu koncernas la Spiriton. Okaze de la vekiĝo en la Alia Mondo, la surprizo estos grandega por multaj homoj!
Eble iuj homoj ridetos pri tiuj modestaj konsideroj. Tamen, gravaj kulturantoj de intelekto ne rajtas indiki sin mem tiel, ni diru, por argumenti, kiel partianoj de rigidaj konvinkitecoj. Tia sinteno ne kongruas kun la bona inklino de ilia laboro. Alie, ilia juĝado jam ne estus scienca, ĉar senĉesa esplorado, sen limiga konvencio, ja kaŭzas kreskon de kulturo.
Antaŭ jardekoj, la ofte memorata Zarur konkludis, ke “Dio kreis la homon tia, ke li nur povas esti feliĉa se li praktikas Bonon”. Jen kial estas necesa konstanta Solidara Amo kaj respekto al rekta Justeco (kiu ne miksiĝas al venĝo), de la koro de plej rafinitpensa persono ĝis tiu de la plej simpla, por ke oni neniigu la steriligan pensmanieron de malamo. Ĝi daŭre baras la sendeliktan evoluon de civilizo, kiu nuntempe, ĵetita al tro karna kondiĉo, mortadas en senesperiga nerealeco.
Ekumena Spiritualigeco
Mi konfirmas, ke morto ne interrompas vivon; sekve, lernado ne havas finon. Sur la Tero aŭ en la Ĉielo de la Tero, ni plu iras la vojon de Eterneco.
En mia verko Profetaĵoj sen Mistero (1998), en la ĉapitro “Progreso sen detruo”, mi komentis — kiel ĉiuj, kiuj deziras bonon al sia popolo —, ke neniu lando progresas sen bonaj lernejoj, ĉar inter aliaj bonfaroj, ili elstarigas la kreemon de lernantoj, kondukante ilin al taŭga kapabligo. Kaj en la tria jarmilo Ekumena Spiritualigeco de homamasoj fariĝos neevitebla faktoro. Descendas el la Alto la mortodokumento de la horora erao de religia aŭ akademia netoleremo, ofte semita en altaroj aŭ en studĉambroj.
La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam kun ĉiuj homoj! Ni iru antaŭen, laborante, agante kaj konstruante kun decidemo, kuraĝo, solidareco, grandanimeco, ĉar Dio ĉeestas por vivantoj, “mortintoj”, kredantoj kaj ateistoj!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Lithuania
Italy