Transpasi krizojn
Ekzistas unu sola respondo al malfacilaĵo: fiere transpasi ĝin. Kio faras nin venkantoj aŭ malvenkantoj estas nia animstato. Kiom da katenoj kaj torturoj suferis la adeptoj de Jesuo, ĉefe en la komenco de Kristanismo!... Tamen, pro tio, krom en la kutimaj esceptoj, ili pli kaj pli fortiĝis.
La Historio registras: Benito Juárez (1806-1872), unu el la ĉefaj figuroj en la meksika unuiĝo, batalis por ligi la indianan kaj mestizan popolon al la nacia vivo, kaj defendis la interesojn de malriĉaj klasoj. Por inciti la popolon kontraŭ la francaj trupoj de Napoleono la 3-a (1808-1873) — senditaj por apogo al la monarko de la dua Meksika Imperio, Maksimiliano la 1-a (1832-1867) —, kiuj intencis tute regi la landon, deklaris tiu homo, kiu estos poste la unua indiano, kiu prezidis ĝin: “Pro nia obstinado ne permesi, ke oni submetu nin, ili batalas senestontece, sen la espero venki... Kiu ne esperas venki, tiu jam estas venkita”.
Indas lasi ĉi tie alian oportunan pripenson de la respektata brazila klinikisto kaj politikisto D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (Spirito): “La grenejoj de homoj de Bona Volo estas plenplenaj per la procedo de intima ligiĝo de la homoj kun la Kreanto, precipe per Preĝado kaj per Viglado. Sekve, ju pli ofte ni anoncos la Regnon de Dio, certe la siloj de la Eterneco helpos la bezonojn de la enkarna Spirito. La Leĝo de Kaŭzo kaj Rezulto restas ĉiam en funkciado, malgraŭ la homa distriĝo rilate la Perfektan Justecon de la Diaj Leĝoj. Ni pensu kaj repensu konstante pri la Strategio de Dio pri niaj vivoj. Ĉiu farita klopodo certe havas sian utilan batalon por tiu venko”.
Precize, D-ro Bezerra! Ni plene konsentas kun la eminenta Spirita Bonfaranto, kiu ĝis nun estas karese nomata “la Kuracisto de Malriĉuloj”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Germany
Croatia
Congo (Kinshasa)
Iran