Kion fari por venki solecon?

Felipe Moreno
La teamanoj de la Blogo Paiva Netto

Ĉu iam, dum via vivo, vi sentis sin malĝoja, aflikta aŭ malvigla, tamen estante bonsana; solecon aŭ forgesitecon, tamen havante multajn amikojn? Ĉu vi konas iun travivantan tian situacion? La sento de soleco estas io, kio povas efektive kaŭzi multajn problemojn fizikajn kaj/aŭ emociajn, sed kiel venki ĝin?

Por ke ni sciu, kiel venki tiujn momentojn, kiam ni sentas nin solaj, gravas prepari la animon, kiu aspiras al vera feliĉo. Verkisto Paiva Netto, per siaj libroj kaj predikoj, liveras al ni plurajn instruojn por atingi Spiritan pacon, kaj gardi nin de ajna malbono, kiu frapos sur nian pordon.

Konsideru kelkajn el tiuj pripensoj:

“Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas Sian amikon meze de la vojo. ”

La Kristo de Dio ĉiam restas apud ni. Ni povas fidi Lian Dian Amikecon. Verkisto Paiva Netto ĉiam memorigas al ni la vortojn de Jesuo en Lia Sankta Evangelio laŭ Johano, 14:18; kaj laŭ Mateo, 28:20: “Mi ne lasos vin orfaj, Mi venas al vi, kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”.

“Oni neniam sciis, ke Jesuo iam lasis sen respondo la peton de sentoplena Animo.”

Divulgação TBV

Preĝado estas bonega maniero por ke ni komunikiĝu kun la Kristo kaj submetiĝu al Lia Dia Protekto. Por eviti, ke la sento de soleco regu nin, ni preĝu por trovi en la Ĉiela Amiko la forton por venki ĉiujn barojn!

“Amikeco, kiu naskiĝis en porĉiama idealo de Bonfarado, neniam malaperos.”

Vivian R. Ferreira

Ankaŭ bonfarado estas bonega vojo por ĝojigi nian Animon! Aldone, ĝi estas oportuno por trovi multajn bonkorulojn kaj firmigi verajn kaj longedaŭrajn amikecojn.

“La Animo ne situas nur tie, kie ĝi vivas, sed ankaŭ tie, kie ĝi amas. Al la koro ne ekzistas netranspaseblaj distancoj.”

Ofte ni troviĝas for de niaj geamatoj kaj sentas solecon. Ĉu pro gefiloj, genepoj, gepatroj aŭ geamikoj, resopiro ŝajne ĉiam plifortigas la senton de soleco. Sed, se ni rememoros tiun instruon de verkisto  Paiva Netto, ni sukcesos senti ilian ĉeeston apud ni, eĉ la ĉeeston de tiuj, kiuj jam loĝas en la Spirita Mondo.

Chan Hoi - Unsplash

Kaj, por fini, Paiva Netto liveras al ni tekston, kiu pensigas nin pri la konstanta spirita ĉeesto amika de niaj Gard-Anĝeloj, Gvid-Spiritoj, Protektaj Diaĵoj, Benataj Animoj, kiuj nin akompanas ĉiame:

“NENIU ESTAS SOLA

“En feliĉo aŭ en doloro, la homo neniam estas sola. Ĉu li scias aŭ ne, ĉu li kredas aŭ ne, li havas Dion por si.

“En dezerto aŭ en herbejoj, sur montaroj aŭ en valoj, en urbo aŭ sur kampoj, se li respekteme kontemplas la Alton, tiam li vidas la amason da steloj, kiuj portas en sia sino miliardojn kaj miliardojn da vivoj.”

Legu aliajn pensojn kaj meditojn de la Verkisto Paiva Netto en la libro Kiel Venki Suferon. Ĝi estas disponebla senpage. Klaku ĉi tie por elŝuti ĝin.