Supervenki suferadon korpan kaj Animan
Dialektiko de Bona Volo, 1987
Ĝenerale oni fondas instituciojn celante tiujn, kiuj bezonas materiajn rimedojn, kaj malhavas tion, kion okuloj pene vidas. Tamen, suferado de homoj atingas multe pli foren, ol tio, kion oni konstatas dum la malĝoja vidado de homa malriĉeco. Doloro ne troviĝas nur en kabanoj, en sklavrifuĝejoj, en marĉoj, dum tagoj kaj malfruaj vesperoj, kiam LBV senĉese starigas almozpetantojn per Rondirado de Karitato*1 (per kiu ĝi senĉese helpas la Popolon jam preskaŭ kvindek jarojn). Angoroj troviĝas ankaŭ ferocaj angoroj ĉe riĉaj domoj, ĉe luksaj apartamentoj, ĉe palacoj, kie Amo ne ĉiam loĝas. Kaj ne ekzistas pli granda sufero ol foresto de Amo.
Petegi trankvilecon por la animo
Tie, ĉe rafinitaj lokoj, same ekzistas patrinoj, kiuj ploras pro nekomprenemo flanke de gefiloj kaj gefiloj kiuj suferas pro forlaso flanke de gepatroj; geedzoj, kiuj ne interkompreniĝas; malsanuloj flegataj de kuracistoj, sed sen apogo de koroj plej amataj (...). Ni ĉiuj alfrontas problemojn. Ĉiuj! Se la sufero ne estas strikte persona, eble oni suferas pro tre amata homo. Mondo de paradoksoj, de neimageblaj kontrastoj. Sendube, ni estas estas simplaj, eraremaj homoj, kiuj petegas trankvilecon por la animo; ni instinkte deziras konkordon, kune kun kono pri Vero, prefere pri Dia Vero. Jesuo, Amiko kiu ne forlasas amikon meze de la vojo, kapablas lumigi la intimon de homoj. Alziro Zarur (1914-1979) instruis: "Neniu sufero estas vana, neniu larmo perdiĝas. Homa vivo estas nur preparo por Vera Vivo. Ne ekzistas eĉ unu ploro, kiun Dio ne vidas. Kaj kiu ne ploras sian sekretan larmon? La Ĉiela Patro konservas ilin ĉiujn por la tuta Eterneco”.
Tiujn de riĉaj kaj de malriĉaj homoj, ĉar gravas nur, en efektive solidara socio, la Homo!
En la Evangelio, laŭ Mateo, 11:28, kaj laŭ Johano, 15:5 kaj 14:18, la Kristo grandanime invitas nin: "Venu al mi ĉiuj, kiuj estas lacekonsumitaj kaj subpremataj, kaj Mi vin ripozigos. Mi estas la arbo; vi estas la branĉoj. Sen Mi vi nenion povas fari. Mi ne lasos vin orfaj”.
La spirita komforto per Apokalipso
Kaj tia konsolado nin fortikigas en ĉi tiu momento, kiam perforto libere agadas tra la mondo.
Iuj homoj ne scias, sed Apokalipso (ne konfuzu ĝin kun jarfinaj antaŭvidoj, nek kun Nostradamus) same proponas apogon al tiuj, kiuj analizas ĝin sen antaŭjuĝoj, kiuj ne plaĉe sonas al liberecama pensmaniero de nia nuntempo. Ĝi anoncas al tiuj, kiuj havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, plej gloran okazaĵon en ĉiuj tempoj de Historio – la Revenon de Jesuo. Kial ne?! Victor Hugo (1802-1885) kutimis rememorigi, ke kiu hodiaŭ asertas, ke io estas neebla, implice sin lokas flanke de malvenkontoj. En la Libro de Revelacio, 2:10 kaj 22:12, la Dia Sinjoro komfortigas nin: "Ne timu tion, kion vi suferos. (...) Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de Vivo. (...) Kaj mia rekompenco estas kun Mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro”.
Estas do nepre necese preĝadi kaj vigladi, precipe okaze de krizoj, en kiu ajn loko aŭ momento. Doloro ne atendas oportunan okazon por frapi la pordon de la koro. Kaj preĝado ne estas utila nur okaze de streĉaj momentoj en la vivo, sed ĝi estas esence grava en momento, kiam oni serĉas solvojn por la defioj filozofiaj, politikaj, ekonomiaj, sciencaj, religiaj, artaj, sportaj, k.t.p..
Preĝi = mediti
Preĝo kaj medito similas. Esti humila fronte al Vero estas nepre necesa konduto. Tiel pensis la fama profesoro kaj metodista misiisto Eli Stanley Jones (1884-1973), kiu restadis dum longa tempo de sia vivo en Hindujo kaj plurfoje vizitis nian Landon: "Humileco estas la esenco de Dia Kreado. La unua paŝo por trovi Dion estas forigi fieron. Kiam pretendemo finiĝas, tiam komenciĝas povo”.
Konvenas same rememorigi ĉi tiun admonon de Konfuceo (551-479 a.K.): "Redonu Bonon kontraŭ Bono, sed kontraŭ malbono Justecon”.
Estas oportune tamen substreki, ke la majstro de Menceo ne parolis pri revenĝo, sed pri Justeco.
La Ekumena Preĝo de Jesuo
Al vi, karaj legantoj, ni do dediĉas la admirindan peton, kiun Jesuo lasis al ni, kiel inviton al pripensado en angoraj momentoj. Neniam estas vane altigi la penson kaj la koron al la Plejalta. La Preĝo, kiun la Kristo instruis, klara, resuma kaj praktika, estas perfekta por ĉiaj momentoj en la vivo, ĉu ĝojaj, ĉu malĝojaj, precipe nuntempe, en mondo, kie ĉio okazadas je mirinda rapideco. Ĉiu homo povas preĝi Patronian. Ĝi ne limiĝas al aparta kredo. Temas pri universala preĝo, laŭ la vasta Spirito de la Kristo. Ĉiu homo, eĉ ateisto (kial ne?!) povas eldiri ĝiajn parolojn libere. Tio estas filo, kiu sin direktas al la Patro, aŭ Homo, kiu dialogas kun sia alta kondiĉo de vivanta kreito. Ĝi estas esence la Ekumena Preĝo:
"Patro Nia (aŭ, dirus Ateista Frato, ho mia konscienco, kiu ŝvebas same alte kiel mia idealo!), kiu estas en la Ĉielo (kaj ĉie, samtempe), Via Nomo estu sanktigita. Venu al ni Via Regno (el Justo kaj el Vero). Plenumiĝu Via Volo (prefere, ol nia propra volo, ĝis ni lernos ĝuste havi volon), kiel en la Ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ (krom tiu, kiu nutras nian korpon, ni bezonas la transsubstancan, la manĝon, kiu ne mortas, la nutraĵon, por ke la Spirito ne malfortiĝu). Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno, kaj la Povo kaj la Gloro, por eterne. Amen!”
La Dia Paco estu kun ni ĉiuj nun kaj ĉiam.
Venko de vivo
Bastos Tigre*2
Se vi kredas ke vi estas venkita!/ Via malvenko jam estas farita./ Vi volas venki, sed, sen fid´ al vi,/ Via malfid´ premas vin por ĉiam./ Se vi imagas perdi, vi jam perdis./ Homo sen memfido paŝas malantaŭen;/ Jen la fort´ impulsanta vin antaŭen:/ Via decid´ ankrita en la menso.
Entreprenoj disfalas en fiasko/ Eĉ la unuan paŝon ne farante;/ La homoj sen kuraĝ´, kapitulacas/ Eĉ antaŭ ol komenci la batalon./ Pensu grande kaj viaj faroj kreskos;/ Pensu malgrande: tuj vi teren falos./ Via vol´ estas ja multpova povo,/ Pro la decid´ ankrita en la menso.
Feblul´ estas la hom´ de febla penso;/ Supren rigardas hom´ celanta supron./ La fido al si mem estas la vojo/ Kondukanta al suproj de la Venko./ Plejrapidul´ ne ĉiam venkas kuron,/ Nek plejfortul´ plej foren ĵetas diskon,/ Sed homo pri si certa kaj marŝanta/ Kun la decid´ankrita en la menso.
_________________________________________________________
*1 Rondirado de Karitato – Urĝa programo de LBV, kreita en 1962, kiu partoprenas "Konstantan Kampanjon de LBV kontraŭ Malsato”, plenumata de la Institucio ekde la jaroj post 1950, kun la celo apogi senhejmulojn kaj malriĉajn komunumojn, per disdonado de nutraĵoj, vestaĵoj kaj ŝuoj, kune kun edukado pri higieno, urĝaj flegoj kaj precipe proponante vivlecionojn, pere de ekumenaj preĝoj kaj Solidarecajn parolojn. Rondirado de Karitato estas unu el la multenombraj humanecaj kaj sociedukaj programoj iniciatataj de LBV.
*2 Bastos Tigre (1882 – 1957) – Inter aliaj elstaraj talentoj, li estis ĵurnalisto, poeto, komponisto, dramisto kaj propagandisto.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.