Karitato ĉe UN
La reprezentanto de LBV ĉe UN, Danilo Parmegiani, informas al ni, ke Unuiĝintaj Nacioj celebris je la unua fojo la Internacian Tagon de Karitato. Ĵus aprobita rezolucio fiksis la daton por la 5-a de septembro.
UN asertas, ke Karitato povas kontribui por dialogo inter homoj el malsamaj civilizacioj, kulturoj kaj religioj, same kiel por solidareco kaj reciproka interkompreno. Kaj ĝi rekonas la klopodadon de karitatorganizoj kaj individuoj koncerne tiun celon.
Karitato Subtenas la homam vivon
Ĝi estas ofta temo de miaj artikoloj, ĉar mi konsideras ĝin nemalhavebla por nia postvivado. Mi kaptas la okazon por tuj proponi al vi malgrandan pecon de la verko “La Kapitalo de Dio”, kiun mi tre zorge preparas nuntempe, kaj per kiu mi prezentas kelkajn prelegojn, kiujn mi faris ekde la jardeko post 1960:
Ni meditu pri ĉi tiu peco el Apostolo Johano, en lia Unua Epistolo, 4:20: “Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton ― tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis”.
Karitato, kreaĵo de Dio, estas la sento, kiu subtenas la vivantan Homon en turmentaj momentoj en lia vivo. Se vi, viro aŭ virino, diros al mi, ke vi ne bezonas Amon, tiam vi eraras, aŭ vi estas malsana... Resume, temas simple pri ĉi tio: Amo, sinonimo de Karitato, kiun tiom multe bezonas la miopa socio, konfuzata de perfida kulturo, subtene de homoj, kiuj kaŭzis al popoloj malfeliĉojn, kiuj sangmakulis la Historion kaj nin endanĝerigas konstante. Ĝis kiam?
Karitato subtenas la homan vivon. Ĵurnalisto Francisco de Assis Periotto, aŭskultinte ĉi tiujn miajn parolojn, jene kompletigis ilin: “per pano kaj deco”.
Alta socia spirito
Teknologia progreso konstante faligadas multajn limojn kaj faras, ke iuj limoj falu sur aliaj. Interalie, temas pri ekonomiaj kaj sociaj limoj. Tamen, tutmondigo ne baros diversecon. Ĉar se oni tutmondigas, oni ankaŭ donas al regionaĵoj la eblecon sin montri. Laŭ pluraj manieroj, ĉiu homo influas ĉiun homon. Sed limoj en diversaj lokoj en la mondo, ankoraŭ pligrandigas la distancon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tio povas kaŭzi profundajn konsekvencojn, je internacia nivelo, kiel okazis ĉe la Romia Imperio. Ĉi-foje, tamen, tiaj transformiĝoj povos kaŭzi tute novajn reagojn eĉ flanke de ŝtonaj koroj, kiuj antaŭe estis kontraŭaj al la pragmata spirito de Karitato, kiuj akceptos la penson, ke ekzistas esence gravaj aferoj, eĉ por ili, kiel ekzemple... kunsentemo. (...) Karitato ne estas vulgara sentimentalemo, al kiu iuj homoj emus redukti ĝin. Trafe do skribis la granda Joaquim Nabuco*: “Fronte al la batalo por la vivo, kiu estas Natura Leĝo, religio proponas Karitaton, kiu estas batalo por aliula vivo”.
Ĉu ne tiu estas la funkcio de vera politikisto? Kio estus pli grava por la plifortigo de komunumoj ol tia alta socia spirito?
Estas same eble, ke ni esperu, el la alta signifo de Karitato, en la ĉiutaga sinteno, kompletan vojon al vera sendependiĝo de ĉiu ajn nacio.
Karitato estas serioza temo.
______________________
*Joaquim Nabuco (1849-1910) estis unu el la grandaj diplomatoj, kiam Brazilo estis imperio, kaj dum la unuaj tempoj de Respubliko, politikisto, historiisto, juristo kaj elstara batalanto por forigo de sklaveco.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.