Ĉu iu el vi neniam sentis la plezuron helpi kunhomon, ĉu per stimula parolo, ĉu per decida ago por subteno kaj helpo? Do, tiun plezursenton oni konsideris por studo gvidita de la brazila neŭrosciencisto Jorge Moll Neto, MD kaj Ph.D., esploristo en Nacia Instituto de Sano en Usono. Li estas ankaŭ direktoro-prezidanto de Instituto D’Or de Esplorado kaj Instruado. Tiun laboraĵon publikigis la scienca revuo PNAS (Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America).
La retejo de la Brazila Akademio de Sciencoj prezentas ĉi tiun konkludon de D-ro Moll Neto: “Hodiaŭ ni scias, ke bonfarado rilatas al ia bonfarto pli longa ol tiu de privataj atingoj, kiuj havas momentan efikon. Ni pensas, ke tiu malkovro eble havos tre grandan aplikadon koncerne vivkvaliton kaj altruismon.”
shutterstock
La mondo bezonas kompatemon
Tiaj gravaj esploroj alportas signifoplenan instruon, ne nur pro tio, ke ni ekscias pri la bonfara sento, kiu nin trafas, sed pro tio, kion ĝi povas reprezenti, konkrete kaj efektive, por plibonigo de la socio. En mia literatura eseo La Kapitalo de Dio (Eldonejo Elevação), mi asertis: Multaj homoj ĝis nun ne komprenis, ke Karitato estas sinonimo de Amo, kaj pro tio ili spitas ĝin, kvazaŭ ili povus vivi sen ĝi. Kaj kiu povas vivi sen Amo? Homo, kiu dirus, ke li ne volas esti amata, estas mensogulo aŭ malsanulo, kio laŭ mi estas la samo. Kiu mensogas, tiu ne bone fartas. Tamen, en la Nova Ordono de Jesuo, nome “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35), la homo amas la homon per la Amo, kiun la Ĉiela Patro formis kiel dian realaĵon, por ke ni ĉiuj tion sekvu.
Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)
Tia alta sento konsistigas subliman esprimon de solidareco, frateco, kompateco, grandanimeco. (...) Kaj ĉio tio signifas instinkton por postvivado, ĉar temas pri la respekto, kiun ĉiu kunhomo devas havi al la ceteraj.
José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.
Komentu 6
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
JOSEF VOJÁČEK
Czech Republic
Kiam ni estas sanaj, ni eĉ ne scias, kion ni havas! Reciproke, malsanuloj tion bone scias. Por malsanuloj gravas ilia spirita stato, kiun aliaj povas grandparte influi per helpo al ili kaj per frata amo.
Czech Republic
Ronald Schindler
Germany
Dankon pro la interesa artikolo, de tempo al tempo malfacilas ĉu temas pri altrudo aŭ helpemo de alia persono aŭ eĉ de mi mem. Ĉiam dependas de la ekzakta situacio.
Germany
Josef Vojáček
Czech Republic
Kiam ni estas sanaj, ni eĉ ne scias, kion ni havas! Reciproke, malsanuloj tion bone scias. Por malsanuloj gravas ilia spirita stato, kiun aliaj povas grandparte influi per helpo al ili kaj per frata amo.
Czech Republic
Paulo Sergio Viana
Brazil
Mi ofte asertas al amikoj, ke solidara agado utilas ech multe pli al la aganto ol al la ricevanto mem ! Ni devus danki la homojn, kiuj permesas, ke ni helpu!
Brazil
birta sigmond-alexander
Romania
Alproksimigxante la kristnaska tago, vere revenas en Nia , homa kutimo , la preskaux cxiam dumjare forgesita sento ,sercxu ami unu la alian, almenaux unu tago , aux nur unu vespero?/Mi legas sube la rimarkon de S-ro Bob Felby, en kiu Li asertis:;neniu povas vivi sen amo, ecx la bestoj bezonas amon!! Trafaj asertoj!1.la homa amo suferus cxiam , kiam gxi obeas rezignon al iu , aux al tempo , aux de mono, sed la plej malshatata ago de aliulo, estas ami la Sinjoron , kiu sinoferis , donis la plej multon , sian propran vivon , por savi nin, pekulojn , de Dia puno!!Nu , cxar ni vere estas gefiloj de Li , devas konscie akcepti la kristan amon, kiel la vera ekzemplo de altruismo,super cxiuj aliaj , neniam anstatauigebla per aliaj agoj, formoj de bonfarto!!!restas por ni , homaj estuloj la plej alta normo de obeo al laDia volo, kiu nur per tiu oferto akceptas la repacigon kun ,ni , pekuloj , cxiuj indus al la mortpuno, do , amu unu la alian , gxis kiam revenas la krucumita filo de Dio , por la fina puno , forigi nin cxiujn pekulojn !!!!
Romania
Bob Felby
Australia
Jes, neniu povas vivi sen amo. Eĉ la bestoj bezonas amon. Sed ŝajnas ke multaj homoj pli facile amas bestojn ol siajn proksimulojn. Ni ĉiuj estas filoj kaj filinoj de Dio, do tial ni amu unu la alian !!!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Germany
Czech Republic
Brazil
Romania
Australia