Sensektigo de Kristanismo
En ĉi tiu 1-a de Februaro, oni celebras gravan paŝon por la Triumfa Reveno de la Kristo de Dio, unu plian jaron ekde la kreo de Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu naskiĝis por prilumi la ideologian enhavon (spiritan kaj homan) de la homoj de Bona Volo, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, en ĉiuj agokampoj, por ke ĝia esprimmaniero kaj ekzistomaniero ne estu spirite malplena, kaj, por ke tial la Doktrino de la Kristo, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la ordono “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, ĉapitro 13, versikloj 34 kaj 35) plenumu sian rimarkindan taskon klarigi kaj liberigi la homojn, ĉar la Kreanto deziras, ke neniu perdiĝu (Dua Epistolo de Petro, 3:9). Tial li kreis la Leĝon de Reenkarniĝo aŭ de sinsekvaj eblecoj por elaĉeto (...).
Mi substrekas, ke por tio estas necese sensektigi la Kriston. Ĉi tiu estas la eksterordinara tasko, kiun plenumas la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Tio signifas pliampleksigi la komprenon pri la Povo kaj pri la Klariga, Paciga Agado de la Sublima Miraklofaranto en la homaj koroj.
Laŭ la frata kaj solidara koncepto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, proklamita de Alziro Zarur (1914-1979), la Kristanismo de la Kristo universale amas la Homaron. La rekomendo de Jesuo, la esence Ekumena, en Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13, estas tre klara: “Vi amu unu alian, Kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj”.
Jen do senkontesta punkto de komuna celo por ĉiuj ŝafaroj en la mondo, tio estas, per transcendo de Religio, tiu dia sento estas bonega perilo por dialogo inter ĝi kaj Scienco, Politiko, Filozofio, Ekonomio, Arto, Sporto, publika vivo kaj hejma vivo, unuvorte, inter ĉiuj branĉoj de la surteraj agoj. Tiuj esprimoj de la homa scio bezonas purigan banon per la Nova Ordono de la Kristo, tiel ke ili atingu la plej altan lumigon de ĝiaj sektoroj. Ekzistas io trans la Transmondo...
Sensektigita Jesuo
Antaŭ tia universala amplekso, nia klopodado, en la Religio de la Tria Jarmilo, estas prezenti Jesuon Sensektigita, sen akraĵoj, por ke Li povu aperi laŭ Sia Dia Grandeco, kun Potenco kaj Aŭtoritato, al iu ajn konscio en la mondo.
Mi registris tiun koncepton pri sensektigo de la Kristo okaze de intervjuo, kiun mi donis en la jaro 1989 al la produktanto de dokumentaj filmoj de la pola televido, tiama vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Tiutempe, li analizis la mision de la Templo de Bona Volo (TBV), la Templo de Dia Ekumenismo, kiun mi estis inaŭguronta je la 21-a de Oktobro tiujara, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kaj demandis min pri tio, kiel mi povas prediki Senliman Ekumenismon, parolante pri Jesuo. Mi resumis tion, kion mi de jardekoj klarigadas pri tia esence grava temo en la doktrino de la Religio de la Tria Jarmilo, kaj mi respondis, ke unu el la grandaj taskoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas sensektigi Lin, ĉar Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj mi konkludis: la Ĉiela Provizanto ne estas ia rankora ekskluzivemulo. Li estas Sublima Idealo de Humaneco, Amo, Solidareco, Justeco kaj Favorkoreco al ĉiuj homaj kaj spiritaj estuloj. Jesuo estas ĉiutaga konkerado por tiuj, kiuj soifas pri Scio, Mizerikordo, Frateco, Grandanimeco, Libereco, Solidareco kaj Egaleco, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, “kaj Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio laŭ Mateo, 16:27).
Jesuo, Li mem, ne konsistigas faktoron por rankoroj kaj militoj.
Estas necese klarigi, ke kiam Jesuo asertis, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 10:34, ke “ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la Teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon”, Li tute ne incitis al perforto. La karmemora Frato Zarur, en siaj prelegoj, prezentis prudentan kaj klarigan version de tiu fama fragmento: “Ne pensu, ke mi venis por alporti komfortiĝon al la Tero”.
Sufiĉas rimarki, ke Jesuo predikis, per Sia Nova Ordono, Amon altigitan je senfina potenco. Kion la homoj surteraj faris el Lia Diraĵo estis ĝia redukto (...).
Riveli la altan signifon de Lia Evangelio kaj de Lia Apokalipso, sen malama netoleremo, tio estas, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de tiu Frata Amo, jen elstara servo, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito plenumas al la monda socio (...).
Roman fariĝis admiranto kaj diskoniganto de tiu idealo de Bona Volo, kaj li konstante sendis al la Religio de la Tria Jarmilo raportojn kaj spertojn travivitajn okaze de siaj prelegoj kaj instruoj en malsamaj lokoj en la mondo, interalie transdonitaj en la Universitato de Pekino, en Ĉinujo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.