Informiĝu pri elstaraj etapoj en la konstruado de la Templo de Bona Volo
Ni trovu lokon, kies propono estas “starigi la Templon de Vivanta Dio en la homaj koroj”. Kun ĉi tiu absoluta konvinkiĝo, la prezidanto de LBV, José de Paiva Netto iniciatis la defion starigi la Templon de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, en rekorde mallonga tempo, kiam tiu lando trapasis momenton de granda ekonomia malstabileco.
Li memoras, ke iun frumatenon, en sia loĝejo, li meditis: “Se estas necesa loĝejo, por ke la homoj sin ŝirmu kontraŭ atmosferaj ŝtormoj, do estas urĝe fari lokon, kiu akceptu ilin for de la ŝtormoj de la sentoj, kie oni forgesu la diferencojn religiajn, ideologiajn, politikajn, ekonomiajn, tiel ke oni spirite sin refaru, ripozante post internaj tempestoj. Ĉiu homo havas doloron, pri kiu li parolas al neniu, same la plej potenca kiel la plej simpla homo, ankaŭ niaj ateistaj Fratoj”.
De tiu profunda medito, Paiva Netto konkludis, ke estas tempo konkretigi malnovan revon de la fondinto de Legio de Bona Volo, Alziro Zarur (1914-1979), nome konstruigi TBV-on, en la federacia ĉefurbo de Brazilo. Li ne hezitis: li alvokis la popolon, kiu ĉiam pretas apogi agadojn de la Institucioj de Bona Volo.
Sekvu tiun defian sinsekvon tra 15 fotoj:
La apero de la Templo de Bona Volo
1984: La gvidanto de LBV analizas la konstruplanon de TBV, apud la karmemora legiano Waldir Gomes Tristão, tiama respondeculo pri la Sekcio de LBV en Braziljo.(Photo:Haroldo Rocha)1984: Partoprenantoj en la Kontrola Konsilantaro de Legio de Bona Volo aŭdas la klarigojn de la gvidanto de LBV pri la miniaturaĵo de TBV, kiu stariĝis dum rekorde mallonga tempo, nome dum tri jaroj kaj kvin monatoj, ekde la lanĉo de la bazŝtono (je la 27-a de Majo 1986).(Photo:João Ruiz Lopes)Aprilon 1987: Aperas la centra turo apoganta la konstruaĵon, kaj la subtera strukturo komencas stariĝi. De la lanĉo de la ideo ĝis la lasta detalo, la prezidanto de LBV persone akompanis ĉiujn etapojn de la konstruado de la Templo de Paco. Tiucele, li estis nelacigebla, kaj ĉiusemajne li veturis al Braziljo (iam trifoje en unu semajno – tage, nokte, frumatene) por ekzameni la laboron por TBV.(Photo:Emilson Pineze)1987: La karmemora D-ro João Jorge Saad (1919-1999), fondinto de la Grupo Bandeirantes, vizitas la konstruejon de la Templo de Bona Volo, apud sia malnova amiko Paiva Netto, kiun li karese nomis José.(Photo:Gilberto Bertolin)Julion 1987: La formoj de la traboj estas difinitaj, por formi la sepedran piramidon. Paralele, oni muntis la formojn de muroj aŭ flankaj edroj. Sur la foto, la betonigo de la traboj kaj muroj atingas la trian ringon.(Photo:Pedro de Paiva)Januaron, Februaron kaj Marton 1988: Paiva Netto kontrolas la konstruadon de TBV; oni plu fosas la lokon ĉirkaŭ la Navo de la Templo, kie funkcios la aldonaĵoj.(Photo:Pedro de Paiva) Julion 1988: Sur grandan parton de la Piramido oni almetas marmoron.(Photo:Marcelo Bertolin) Oktobron 1988: Kun sia tuta kovraĵo el marmoro, TBV jam estas ia realaĵo.(Photo:José Roberto Sussai) Januaron 1989: La gvidanto de LBV kaj liaj asesoroj ĉirkaŭiras unu el la facoj de la Piramido, jam tute kovritan per marmoro.(Photo:Pedro de Paiva)Marton 1989: La majesta konstruaĵo vidata de malproksime. Komenciĝas la purigado de la ekstera flanko de la Navo de TBV. Poste, oni faris la lastajn alĝustigojn kaj detalojn. En Septembro 1989, la Templo de Bona Volo estis preta (precize unu monaton antaŭ la granda momento de inaŭguro).(Photo:Marcelo Bertolin)La 21-an de Oktobro 1989: Alvenis la granda inaŭgura tago! TBV, starigita en rekorde mallonga tempo (dum tri jaroj kaj kvin monatoj), estas preta por akcepti ĉiujn, senescepte. Sur la foto, la prezidanto de LBV, sub intensa emocio de ĉiuj, kiuj troviĝis tie, kaj apud aŭtoritatuloj, paŝis al la ĉefa enirejo de la Monumento, por depreni la malferman rubandon, sub la sonado de la sep simbolaj sonorilaj batoj.(Photo:Emilson Pineze)La 21-an de Oktobro 1989: Depreninte la rubandon, Paiva Netto sonigas la sep mistikajn tuŝojn kaj malfermas la pordojn de TBV (kiuj neniam plu estis fermitaj): neforgeseblaj momentoj por tiuj, kiuj akompanis la solenaĵon.(Photo:Marcelo Bertolin)La 21-an de Oktobro 1989: Frato Francisco Camilo de Oliveira, sur sia radseĝo, simbole reprezentas tiujn, kiuj havas korpajn limigojn, unualoke eniris la Navon de TBV, kune kun la infanoj, kio evidentigas la respekton de LBV pri la sankta homa persono.(Photo:Rui Lopes)La 21-an de Oktobro 1989: Paiva Netto staras en la centro de la Navo de TBV, tute plenplena de popolanoj, kaj eldiras historian mesaĝon pri la senlime ekumena misio de la Templo de Bona Volo.(Photo:Pedro Rúbio)VALORA ALDONO! La 21-an de Oktobro 1989: Miloj da homoj plenplenigas la Quadra 915 Sul (Domblokon 915 Sude), kiun krome plenigis busoj kaj aŭtoj, en la inaŭgura tago de la Templo de Paco, sub la gvido de la estro de LBV. Ia neniam antaŭe vidita ekumena festo.(Photo:Marcelo Bertolin)
Irado de Paiva Netto, kune kun legianoj de Bona Volo, sur la vasta tereno (en Oktobro 1984), kie poste konstruiĝis la TBV.(Photo:João Ruiz Lopes)
Fragmento el la revuo BONA VOLO Ekumenismo (2014)
Ne haltu ĉi tie! Enskribiĝu en informbulteno de la Blogo por ĉiam ricevi la novaĵojn de la verkisto Paiva Netto.