Rasismo estas maldecaĵo
Ekde la vespero de la 25-a de Majo, kiam la negra gardisto George Floyd estis murdita per sufokado sub la genuo de policisto, kiu premis al li la kolon, en Minneapolis, en la Usona ŝtato Minnesota, ondo da protestoj kontraŭ rasismo kaj polica perforto atingis grandan parton de la urboj en tiu lando.
La kampanjo Black Lives Matter (en Esperanto, Nigrulaj Vivoj Gravas), kiu estis diskonigata ekde la jaro 2013, reeĥiĝis ankoraŭ pli forte en la sociaj retejoj tra la tuta mondo, kaj kunigis plej diversajn popolojn je tiu pledado por la fino de perforto kontraŭ komunumoj de negroj.
Tio estas frapanta atentigo, kiun oni devas ĉiam aktualigi. Je la 1-a de Februaro 1987, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, la ĵurnalisto, radikomunikanto kaj verkisto Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo, publikigis artikolon sub la titolo “Rasismo estas maldecaĵo”.
Tiu ekkrio resonis en la amaskomunikiloj, eĉ antaŭ la oficialigo de la Brazila Konstitucio de 1988, kiu karakterizis rasismon kiel krimon.
Tiumomente, li atentigis ĉiujn, ke oni unuiĝu por defendo de ia kontraŭrasisma socio, sen ia ajn antaŭjuĝo, ĉar ni esence estas Spiritoj, do idoj de la sama Dio. Pro la forto kaj aktualeco de la vortoj de la gvidanto de LBV, ni reproduktas en ĉi tiu eldono tiun gravan tekston, kun aldono de novaj komentoj de la aŭtoro.
Bonan legadon!
La eldonistoj
La batalado kontraŭ rasa diskriminacio estis ĉiam grava aspekto en niaj paroloj, dum la elsendoj per amaskomunikiloj de Bona Volo. Tio estigis serion da intervjuoj donitaj de mi al ĵurnaloj, kiel ekzemple estis tiu, farita de mia karmemora amiko Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), je la 10-a de Oktobro 1981. Tiuokaze, li demandis min: “Ĉu vi opinias, ke rasismo estas jam venkita en niaj landlimoj?”
Kaj mi respondis: Tute ne. Rasismo plu estas feroca en Brazilo, kvankam ĝi prezentiĝas kaŝe, ĉi tie, se oni komparas ĝin al la diskriminacia reĝimo en Sudafriko (ni estis tiam en 1981). Malgraŭ la grandega batalado de sklaveco-abolistoj, sklaveco ne ĉesis, laŭ diversaj aspektoj. (...)
Rasismo estas maldecaĵo (same kiel sociaj, seksaj, religiaj, sciencaj aŭ iaj ajn antaŭjuĝoj). Ĝi subfosas ne nur la klopodojn de negroj, sed ankaŭ de malriĉaj blankuloj, de indianoj, de enmigrintoj... Temas krome pri ia socia diskriminacio. La manko de solidara spirito korodas la homaron. Nepre necesas unu fojon por ĉiam forigi rasismon, ĉar ene de ĝi aperas la plej mallumaj specoj de persekutado, kiuj malfaciligas la starigon de Paco en la mondo. Ni ĉiuj, kune, sen malvigliĝo, devas ŝanĝi tian hontigan situacion. Ni kontraŭas rasismon, ĉar ni batalas precipe por la digno de la homo.
* * *
Ideala solvo por Brazilo
En la verko La Kapitalo de Dio, unu el miaj proksimaj lanĉoj, en la ĉapitro “Angla-saksaj nacioj kaj rasmiksado”, mi rememorigas, ke kiam mi estis intervjuita de la radiĵurnalisto Paulo Vieira, en la programo Jesiliel kaj liaj sukcesoj, per Radio Estéreo Sul, el la urbo Volta Redonda/RJ (Brazilo), je la 5-a de Aprilo 1991, mi esprimis vidpunkton, por kiu mi pledas de mia adoleska aĝo:
Solvo por Brazilo komenciĝas je la bezono fidi pri ĝi mem. Kiam ni ĉesos limiĝi al la simpla stato de kopiantoj kaj kiam ni ne plu akceptos tian stultaĵon, ke nia lando estas tia..., ĉar ĝi estas rezulto de miksiĝo inter negroj, eŭropanoj kaj indianoj, tiam ni ekstaros for de la “grandioza lulilo”*1 kaj jam neniu povos malvigligi nin.
Brila rasmiksado
Oni diras ie kaj ie: “Angla-saksaj nacioj, ĝermanaj nacioj, kaj aliaj nacioj, estas ĉiuj bonegaj! Vidu, kiel statas nuntempe tiuj nacioj, kiujn ili iam koloniigis”.
Tamen, en la pratempo de Romo, angloj-saksoj estis konsiderataj kiel malsuperuloj, ankaŭ ĝermanoj. Gallujo, kiu nuntempe estas Francujo, estis postrestinta loko. Kaj tamen, tiuj popoloj kreskis. Ili havis tempon por tio (kaj scipovis bone profiti ĝin). Necesas renversi tian absurdaĵon, kiu eĉ aspektas kiel fiintenca aranĝo, kies devenon oni ne scias; aŭ eble oni ja scias?!... Ĉiumomente oni trovas iun senatentan homon, eldirantan tiun grandan fuŝaĵon, kiu nutras la brazilan malvenkon: “Vidu, ne ekzistas solvo! Ni estas ia kondamnita etno el miksaĵo inter blankuloj, indianoj kaj negroj”.
Mi ne kredas pri tio kaj mi protestas kontraŭ tia memmortiga trompo. Kiuj kredis, ke en la subekvatoraj regionoj ne eblas aperi respektinda civilizacio, ankaŭ tiuj eraras, ĉar nia patrolando, malgraŭ ĉiuj siaj problemoj, progresas (eĉ se foje oni ne rimarkas tion), kaj kontraŭas tian ideon.
Tiun fakton oni konstatas per la rezulto de studaĵo publikigita de Instituto de Esploroj pri Aplikata Ekonomiko (Ipea), kiu montris la fenomenon “nigriĝo de la brazila loĝantaro”. Laŭ raporto publikigita de Agentejo Brazilo, je la 20-a de Novembro 2008, Tago de Negra Konscio, ni trovas: “la esploro indikas, ke ŝanĝoj en la pensmaniero de homoj, kaj ne elementoj de demografiaj aspektoj respondecas pri la preskaŭ tuta ŝanĝo. (...) Laŭ la artikolo “Rasaj Malegalecoj, Rasismo kaj Publikaj Politikoj: 120 jarojn post la Sklaveco-Abolo”, ĝis la komenco de la jaroj post 1990, la negra loĝantaro kreskadis en maniero “relative malrapida kaj vegeta”, laŭ kvanto da fekundeco iom pli alta rilate al nigruloj kaj mestizoj, krom la fakto, ke posteuloj de negraj kaj blankulaj geedzoj estas pli inklinaj naski mestizajn idojn. Sed en iu momento, inter la jaroj 1996 kaj 2001, komenciĝis procedo de ŝanĝo en la maniero, kiel brazilanoj rigardas sin mem. Dum tiu periodo, laŭ Ipea, la homoj komencis ne tiel ofte honti, se ili identigas sin kiel negroj kaj ne plu “blankigas” sin por socia legitimiĝo”.
En intervjuo al programo Konekto Jesuo – La Dia Ekumenismo, de Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, televido kaj interreto), profesorino D-rino Marina de Mello e Souza, docento pri Historio de Afriko kaj inda profesorino en la Departemento de Historio de Universitato de San-Paŭlo (USP), prezentis interesan analizon, post kiam ŝi rakontis la historion de tiu belega kontinento, tre grava por la monda ekvilibro: “Mia saĝa patro, kiu jam forpasis, diris: ‘En Brazilo, troviĝas blankaj brazilanoj kaj nigraj brazilanoj’. Tio estas, ĉi tie oni ne havas blankulojn, nek nigrulojn, ĉar se vi komparas brazilan nigrulon kun afrika nigrulo, vi konstatas, kiom da rasmikso troviĝas. Sekve, kiam blanka brazilano ekkonas la historion de la afrika kontinento, anstataŭ kaŝi sian afrikan heredaĵon, li emas diri: ‘Hej! Ankaŭ mi estas parto en tio!’ En mia klasĉambro, mi vidas ja kristale klaran ŝanĝon je la mieno de lernanto inter la unua kaj lastaj lernotagoj, ĉar ni montras riĉecon tute nekonatan, kaj pro tio oni malfermas la eblecon por memestimo”.
Jen do Brazilo estas nacio de miksitaj etnoj, por kies postvivado konvenas, ke oni plene rekonu kaj travivu ĝian brilan rasmiksiĝon. Precize pro tio, ke en tio konsistas ĝia forto.
Brazilo estas tutmondeca grego
Se oni turnas la okulojn al nia lando -— laŭ tio, kion mi verkis en la libro Kronikaĵoj kaj Intervjuoj (2000) -—, kiu estas plena de posteuloj de enmigrintoj kaj ankaŭ de migrantoj esperplenaj, ke ili fine integriĝos en ĝian plej bonan socian tavolon, tiam konfirmiĝas la evidentaĵo, ke ĝi havas unu el la plej eksterordinaraj popoloj en la mondo, kun privilegiaj ecoj, pro ĝia mirinda rasmiksiĝo. Ĝi estas ia tutmondeca... grego...
Miksaĵo el etnoj
La ĵurnalisto, profesoro, historiisto, eseisto kaj inĝeniero el Rio-de-Ĵanejro Euclides da Cunha (1866-1909), rimarkinda brazila mestizo, estis granda entuziasmulo pri Amazonio kaj Nordorienta Regiono de nia teritorio. Liaj priskriboj pri tiu suferplena regiono famigis lin per la titolo plej granda verkisto siatempa kaj estas registritaj en lia majstroverko “Os Sertões” (La Sovaĝkamparo). En ĝi, li priskribis la teruraĵojn dum la Milito de Canudos, kaj li sukcesis per tio ŝanĝi la imagon, kiun sudlandanoj posedis pri tiu regiono kaj pri la norda brazila kamparano. Li verkis la konatan frazon: “Brazila kamparano estas super ĉio ia fortulo”.
Pri la rasmiksiĝado en la Lando de Sankta Kruco*2, li notis, je la 15-a de Aŭgusto 1897: “Diverskarakteraj homoj, naskitaj en malsamaj klimatregionoj, je multaj latitudaj gradoj, kun kontrastoj rilate al kutimoj kaj etnaj inklinoj, kun variaĵoj en la ekstera aspekto; ĉiukoloraj fruntoj -— de bruneta mestizo ĝis la kuprokolora mestizo kaj ĝis la blankulo -— ili ĉi tie alvenis kaj unuiĝis sub la impulso de unusola aspiro”.
Kia entuziasma priskribo!
Laŭ ni, en LBV kaj en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ekzistas nur unu raso: la Universala Raso de la Idoj de Dio, la Civitanoj de Spirito.
Kaj ni opinias, ke devo de civilizitaj homoj estas civilizite interkompreniĝi.
___________________________
Notoj de tradukisto:
*1 aludo al esprimo trovebla en la brazila himno
*2 pranomo de Brazilo
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Brazil
Afghanistan