La nobla destino de kristalo

La unua de Junio 1989 estis la tago, kiam oni almetis la Sanktan Kristalon sur la pinton de la Templo de Bona Volo (TBV), unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kelkajn monatojn antaŭ ĝia inaŭguro, je la 21-a de Oktobro. La ideo pri ŝtono sur la pinto de la monumento apartenis jam al la komencaj planoj. Ĝi alportos la lumon de Suno en la internon de la Sepedra Piramido, plialtigante la etoson kaj estigante koloroterapion, laŭ la opinio de multaj personoj. La tagoj rapide pasadis, sed tute ne  aperis la mineralaĵo en grandeco sufiĉe kongrua kun la loko al ĝi destinita.

Dia Decido

Kiel solvi tiun problemon? La Dia Decido havis la solvon al tiu malfacila tasko. Je la 16-a de Marto, en tiu jaro, kiam mi revenis el Braziljo, kie mi akompanis la konstruadon de la Templo de Paco, kiel oni ankaŭ alnomas la TBV-on, mi spektis raporton per televidĵurnalo.

José Gonçalo

Tiel okazis: mi troviĝis en mia laborkabineto, en San-Paŭlo, Brazilo. Estis malfrue, vespere. Mi ŝaltis la aparaton je la malnova TV Manchete. La ĵurnalo jam troviĝis en sia duono. Kio okazis? Mi mallonge vidis la mineralaĵon, kaj la homoj diris, ke tiu estis la plej granda pura kristalo en la mondo. En tiu sama momento, mi telefonis al la estimata Haroldo Rocha, tiutempe la respondeculo pri LBV en la Respublika ĉefurbo, kaj mi diris al li: “Haroldo, mi ĵus vidis tion per TV Manchete. Iru preni tiun ŝtonon, bonvolu. Se vi ne alportos ĝin (tiam mi forte ridegis), prefere eĉ ne revenu. Revenu, sed alportu ĝin, ĉar tiun ni serĉas”. En la sekva mateno, ĵurnalaj raportoj pri tiu temo svarmis en la amaskomunikiloj.

Marcelo Bertolin

La karmemora Legiano Onivaldo Bosso (maldekstre) kaj la inĝeniero kaj arkitekto R. R. Roberto, respondeculo pri la projekto kaj konstruado de la arkitektura ensemblo, kiu kunigas TBV-on kaj la Mondan Parlamenton de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV.

Tiam, Haroldo venis al la urbo Cristalina, en Brazilo. Li pasigis la tutan tagon tie. Troviĝis multaj fremdlandanoj surloke. Ĉiuj volis la grandan kvarcon. Li pacience atendis sian vicon. Je la malfrua posttagmezo, li sukcesis paroli al la prospektoro Chico Jorge pri la bezono alporti tiun ŝtonon, kiun oni metos sur specialan lokon. Li priskribis al li la konstruatan Templon de Bona Volo. Tiam intervenis la edzino de la ministo, kiu alproksimiĝis al ili: “Chico, vi transdonos tiun ŝtonon al la Templo, ĉar mi estas aŭskultanto de LBV kaj mi tre ŝatas ĝin”. Resume, jen kio okazis. Haroldo revenis, portante la ŝtonon, kiu nuntempe troviĝas glore inkrustita sur la pinto de TBV. Kio plej impresas en tiu historio estas, ke en tiu sama semajno, la edzino de la prospektoro, S-ino Maria de Lourdes, memoris pri sonĝo, en kiu ŝia edzo trovis ŝtonon, kiu havos noblan destinon. De kiam oni metis ĝin sur la pinton de la piramido de LBV, tiu bela kristalo disradias la lumon de la Amo de Dio, kaj plifortigas ankoraŭ pli la mistikan inklinon de la brazila ĉefurbo.

Al la geedzoj Chico Jorge kaj Maria de Lourdes*, dankas milionoj da pilgrimantoj, kiuj envenas la navon de la Templo de Benataj Animoj, de Lumaj Spiritoj, kaj akceptas la bonfaron de tiu saniga energio dismetata de la Kristalo de la Templo de Bona Volo.

_________________________
*Chico Jorge (1927-1996) kaj Maria de Lourdes Loureiro dos Santos (1938-2020).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.