Ekumenismo de la koroj kaj Esperanto
Esperanto, kreita de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) estas unu el la elstare gravaj kulturflankoj de Legio de Bona Volo. Pro ĝi, la lingvo jam ne estas baro kontraŭ elmontro de niaj konceptoj kaj praktikado de solidareco, kaj tio prezentas en Ekumenismo de la Koroj decidan faktoron por tutplaneda kunfratiĝo.
En la jaro 2012, por nia feliĉo, Adrienne Földi, Sinjorino Pásztor, el Miskolc, Hungarujo, verkis signifoplenan recenzon pri mia libro Meditadoj el la Animo por la revuo Nordhungaria Informo en versioj en Esperanto kaj en la hungara lingvo. Krom redaktoro de tiu periodaĵo, ŝi estas delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj membro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA).
Antaŭ nelonge, mi ricevis de sinjorino Pásztor korespondaĵon, per kiu ŝi sendis sian verkon “Danco de feinoj”, el kiu mi emas prezenti al vi kelkajn pecojn.
Ŝi estas simpatianto kaj disvastiganto de la idealoj de LBV ekde la jaro 2008, kaj skribis al mi:
“Saluton altestimata sinjoro Paiva Netto!
“Kiam mi havis feliĉon ellegi vian libron ‘Meditadoj el la Animo’, mi bedaŭris, ke mi ne havas propran libron reciproke donaci vian belan eldonaĵon. Nun aperis mia unua Esperantlingva libro post miaj du hungarlingvaj volumoj. Per ĉi libro, mi salutas vin. Mia libro celas fari propagandon por geesperantistoj, ke ankaŭ ili kuraĝe skribu pri la plej diversaj temoj de la vivo por montri, Esperanto taŭgas ankaŭ tiucele.
Elkore salutas vin la aŭtorino de la volumo: Danco de feinoj”.
Jen mi ĉi tie registras mian dankon al tiu nia homarana fratino.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Brazil
Romania
Iran
Romania
Brazil
Czech Republic
Hungary
Brazil
Netherlands