Logiko ne akceptas barojn
Je la 18-a de Oktobro 2000, la urbo Brasília/Federacia Distrikto estis loko por plej granda integriĝo inter Fido kaj Scienco. Tiun jaron, sub la aŭspicio de komprenemo, Legio de Bona Volo okazigis, ĉe la Monda Parlamento de Ekumena Frateco (Parlamundi), la unuan plenan kunsidon de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV. Unu el la celoj de tiu evento estis starigi interŝanĝon inter scienca kono kaj pluraj religiaj kaj spiritualismaj tradicioj, kaj krome strukturigi novajn modelojn por memtena elvolviĝo de ia frateca, solidara, egalrajta socio, je perspektivo spirita kaj ekologia, kiu garantiu Mondan Pacon.
Oportune ni prezentas al la karaj legantoj pecojn de la revuo Ciência e Fé na trilha do equilíbrio [Scienco kaj Fido survoje al ekvilibro], speciale verkita de Paiva Netto por tiu kunsido. La materialo estas rezulto de liaj improvizaĵoj, laŭlonge de jardekoj, ĉe radio, televido kaj ĉe prelegoj.
Bonan legadon!
En Scienco, nenio troviĝas en sia definitiva formo. Estas nelogike koncepti netransireblajn barojn koncerne fakon esencan al la homa evoluo, laŭ kiu esplorado, analizado, konkludado — reesplorado, refoja analizado por konkludado en amplekso de pripensado ad infinitum — jen estas la bazo de ties luma celo. Ĉefe nun, kiam la mondo tre rapide transformiĝas.
En la libro A loucura sob novo prisma [Frenezeco laŭ nova vidpunkto], skribis D-ro Adolfo Bezerra de Menezes*1 (1831-1900), kiu estis kuracisto, profesoro, oratoro, politikisto, Prezidanto de la Urba Konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro, kio nuntempe ekvivalentas al Urbestro: "La pruvo, ke ni nenion scias pri La Senfina Scio, kiun ni devos laŭdestine atingi, sidas en la fakto, ke Scienco daŭre paŝadas, sen la ebleco aserti: mi tuŝis la finan punkton”.
Tio signifas, por argumenti, ke Scienco, aparte per sia branĉo Sociologio, ne povas esti enkarcerigita en ebura turo. Ĝia influkampo, aliance kun Religio, atingas ĉion, kio proponas akuratan ekzamenadon pri la fenomeno homa, socia kaj spirita sur Tero, kiel konceptis la usona fizikisto Brian Swimme, menciita de la verkisto Eduardo Castor Borgonovi*2: "Mi estas konvinkita, ke ĉia alrigardo al la Universo, kiu ne ŝokas nin, tiu ne gravas al ni. Ni ne bezonas prudentajn alrigardojn. Ni bezonas plejeble ŝokajn, fantastajn alrigardojn al la Universo”.
Scienco kaj senlaca esplorado
La renoma fizikisto kaj astronomo Ronaldo Rogério de Freitas Mourão (1935-2005) estis la unua brazilano, kies nomo estis uzita por asteroido. Per intervjuo ao Radia Super-Reto de Bona Volo, en Marto 2000, li diris la jenon: "Scienco estas procedo de akirado de konoj pri la Naturo, kiu utiligas aron da metodoj. La scienca metodo estas precize tiu de pruvado. Oni starigas hipotezon, submetante ĝin al esploroj, kiuj konfirmas aŭ ne la antaŭan hipotezon. La ĉefa celo de Scienco estas ĉiam dubi pri tio, kion oni asertas. Ne ekzistas absoluta Scienco (...). Oni ne simple kredas ion pro la kredo mem, sed ja ĉiam demandante, ĉu la analizaĵo ekzistas aŭ ne”.
Malkonstrui antaŭjuĝojn
Albert Eistein (1879-1955), en 1940, kiam li parolis ĉe Konferenco pri Scienco, Filozofio kaj Religio, okaze de la Teologia Juda Seminario en Ameriko, en Novjorko, asertis: "Scienco estas kreebla nur de tiuj, kiuj komplete celas veron kaj komprenon. La deveno de tiu sento tamen fontas el la kampo Religia. Al ĝi aparetenas ankaŭ la kredo pri la ebleco, ke validaj reguloj por la mondo de ekzisto estas raciaj, tio estas, kompreneblaj per Racio. Mi ne povas koncepti aŭtentan scienciston sen tiu profunda kredo”.
Krome, kiel rimarkigis la klera profesoro Walter Bagehot (1826-1877): "Unu el la plej grandaj afliktoj ĉe la homa naturo estas tiu angoro, kiun kaŭzas nova ideo.”
La saĝa Einstein plene konsentus kun la brita ekonomikisto, ĉar en la sekvinta jarcento, la 20-a, kiu nun finiĝas, li diris: "(...) estas pli facile diserigi atomon ol antaŭjuĝon”.
La kreinto de la Brazila Instituto de Psikobiofizikaj Esploroj, inĝeniero Hernani Guimarães Andrade, kiu estas respektata inter sciencoesploristoj de pluraj landoj, starigas en sia verko Transkomunikado laŭ la tempoj konsiderindan opinion de la Nobelpremiito pri Medicino, franca pensulo kaj fiziologo Charles Richet (1850-1935), fondinto de la Revuo pri Metapsikismo, kiu devis ankaŭ li alfronti konvenciaĵojn: "Mi tro bone scias (per propra sperto), kiel malfacile estas kredi tion, kion oni vidis, kiam la viditaĵo ne kongruas kun la ĝeneralaj, ordinaraj ideoj, kiuj formas la fonon de niaj konoj.” (...)
Trans konvencia scio
La fama formulinto de la Teorio pri Relativeco, kiu kutimis averti, ke "Dio ne ludas ĵetkubojn per la Universo”, ne kutimis kaŝi sian inklinon al la liberigo de la menso, tiel ke ĝi povu ekflugi senfine pli alten: "Mi pensadas naŭdek naŭ-foje kaj nenion malkovras; tiam, mi ĉesas pensi, plonĝas en profundan silenton, kaj jen vero al mi montriĝas.”
Nu, la silentoj de Einstein estis superege valoraj por la evoluado de la Homaro.
_____________________
*1 D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti — Konata ankaŭ kiel la Kuracisto de Malriĉuloj, pro sia grandega sindediĉo al tiuj malpli favorataj homoj. Li estis prezidanto de Brazila Spiritisma Federacio (FEB).
*2 Ĵurnalisto Eduardo Castor Borgonovi, kiu revenis en la Spiritan Patrujon je la 29/12/2000, mencias la usonan fizikiston Brian Swimme en sia verko O Livro das Revelações [La Libro de Revelacioj].
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Estonia