Dio kaj tutmondiĝo
Artikolo publikigita en la brazila ĵurnalo A Tribuna, eldono de vendredo, la 27-an de junio 2014.
La 21-an de Junio ĉi-jara, parolante al la junuloj de Bona Volo, kiuj okazigis la 39-an internacian forumon organizitan de ili, mi komentis pri Tutmondigo de Frata Amo, la tiutaga temo.
Nu, la celo, dum la jarmiloj, estas tutmondigi. Sed kion? Mi kutimas diri, ke la reformo de la socio, kaj sekve de la homo, okazas per la spirito. Jen la diferenco, kiun ni prezentas al la homaro. (…) Tutmondigi tion, kion Jesuo, la Ĉiela Ŝtatestro, volas, ke oni tutmondigu: la penson de Dio, kiu estas Amo (I. Johano, 4:8); do ĝi estas frateco en sia plej alta senco. Multaj ankoraŭ supozas, ke ĝi devas okazi nur en ilia grupo, en ilia tribo. Rezulte la nacioj dispartiĝas, la homoj mortigas unu la alian, eĉ la infanoj ne saviĝas. (…)
Por komprenigi la dimension de la efektiva spirito de konkordo, mi petas permeson por prezenti unu el la plej trafaj difinoj pri Dio, per mirinda teksto de Eurípedes Barsanulfo (1880-1918). Li estis respektata Brazila edukisto, politikisto, ĵurnalisto kaj mediumo. Temas pri bela poezio prozforma:
"La Universo estas inteligentega verko; verko, kiu transpasas la plej genian homan inteligenton; kaj, ĉar ĉiu inteligenta rezulto fontas el inteligenta kaŭzo, oni devas konkludi, ke tiu de la Universo superas ĉian ajn inteligenton; ĝi estas la inteligento el inter la inteligentoj; la kaŭzo el inter la kaŭzoj; la leĝo el inter la leĝoj; la principo el inter la principoj; la racio el inter la racioj; la konscienco el inter la konsciencoj; ĝi estas Dio! Dio! Miloble sankta Nomo, kiun Neŭtono neniam eldiris antaŭ ol malkovri sian kapon!
"Ho Dio, kiu elmontriĝas per la naturo, via filino kaj nia patrino, mi rekonas vin, Sinjoro, en la poezio de la kreaĵoj; en ridetanta infaneto; en ŝanceliĝanta maljunulo; en peteganta almozulo; en helpanta mano; en amata patrino, kiu protektas; en karesema patro, kiu instruas; en sindona apostolo, kiu evangelias al homamasoj.
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en edza amo; en fila korinklino; en fratina ŝato; en la justeco de justulo; en la kompato de indulgulo; en la fido de piulo; en la espero de la popoloj; en la karitato de la bonkoraj; en la nobleco de la honestaj.
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro! en la vervo de poeto; en la elokvento de oratoro; en la inspiro de artisto; en la sankteco de majstro; en la saĝo de filozofo kaj en la eterna fajro de geniulo!
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro! en la floroj de ĝardenoj, en la herbo de valoj; en la koloro de kamparoj; en la venteto de herbejoj; en la parfumo de kamparoj; en la murmuro de fontoj; en la brueto de branĉaroj; en la muziko de boskoj; en la sereno de lagoj; en la fiero de montoj; en la vasteco de la oceanoj kaj en la majesto de la firmamento!
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la ravaj sunrebriloj, en la multkolora ĉielarko; en la polusaj aŭroroj; en la arĝento de la Luno; en la brilo de la Suno; en la flagrado de la steloj; en la brilego de stelaroj!
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro! en la formiĝo de la nebulozoj; en la origino de la mondoj; en la estiĝo de la sunoj; en la naskiĝo de la homaroj; en la ravo, pompo kaj majesto de la Senfino!
"Ho Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, kun Jesuo, kiam li preĝas: ‘Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo…’ aŭ kun la Anĝeloj, kiam ili kantas: ‘Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero al homoj de Bona Volo’".
Tiel plifaciliĝas nia kompreno de la vere solidara Amo, kiun necesas universaligi: tiu, kiu nutras, edukas, liveras sekurecon, sanon, kaj, super ĉio, spirite gvidas ĉiujn popolojn.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.