Antaŭ ol estos tro malfrue...
Ekumenismo, laŭ nia kompreno, estas la tutmondigo altigita per Solidareco. Do, estas nepre necese tutmondigi Fratan Amon kaj spiritecigi teknologion kaj ekonomion. Pri tio parolu Joseph Alois Schumpeter (1883-1950), en la verko Teorio de Ekonomia Progreso: “Iu fakto neniam estas pure aŭ ekskluzive ekonomia; ĉiam ekzistas aliaj aspektoj ĝenerale pli gravaj”.
Kaj mi petas permeson de Schumpeter por inkluzivi inter tiujn “aliajn aspektojn ĝenerale pli gravajn” la spiritualajn.
Ni devas kompreni, ke la Vivo ne komenciĝas sur la Tero, sed en la Mondo (ankoraŭ) Nevidebla por la homaj okuloj. Sekve, necesas inkluzivi en tiujn konsiderojn la faman aserton de Hamlet: “Troviĝas en la Ĉielo kaj sur la Tero, Horacio, pli da aferoj, pri kiuj via filozofio neniam pripensis”.
Tiaj diraĵoj pravigas, de jarcentoj, la renomon de la angla bardo Shakespeare (1564-1616). Se ni aludas al la aŭtoro de Romeo kaj Julieta, ni memoras, 2016 estis la jubilea jaro, kvarcent jarojn post lia morto. Krome, unu kuriozaĵo: Shakespeare naskiĝis je la 23-a de Aprilo (1564) kaj mortis je la 23-a de Aprilo, ĉi-foje en 1616.
Nu, antaŭ ol esti karno, ni estas Spirito, sekve Spiritualaj Civitanoj, kio alvokas, ke ni studu, por kompreni la Leĝojn, kiuj regas la majestan Socion, kiu ŝvebas en la nevideblaj sferoj, kiuj situas alte super niaj kapoj.
Ni, la homaro, atingu la komprenon pri ĉio tio, antaŭ ol estos tro malfrue! Tio, kion ni ne lernos per klopodado en Amo, eble nin faligos per la krudeco de Majstro Doloro.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Brazil
Czech Republic