Edukado kun Ekumena Spiritualeco
Foresto de Solidareco, de Frateco, de Grandanimeco ofte starigas grandan malkongruon inter materia progreso kaj spirita, morala maturiĝo. Pro tio ni frate admonas: estas tempo kvietigi pasiojn. Nur kiel argumento, ni diras, ke se la Planedo Tero ne progresos, la plej grandaj perdantoj estos ĝiaj enloĝantoj. Krome, ĉiam estas tempo por postlasi resentojn. Tamen, ne estos Paco, dum persistos kruelaj diskriminacioj kaj krimaj sociaj malegalecoj, kaŭzataj de avido, kiun per efika Edukado kun Ekumena Spiritualeco ni devas kontraŭbatali. Se ni ne elektos similajn vojojn, tiam ni estos kondamnitaj al la realaĵo montrita de Gandhi (1869-1948): “Se la grandaj nacioj ne forlasos sian deziron ekspluati kaj la spiriton de perforto, pri kiu milito estas natura esprimo kaj atombombo la neevitebla konsekvenco, ne estas espero pri paco en la mondo”.
La solvo troviĝas en Dio
Ĉiam eblas, ke aperu bona solvo, kiam individuoj por ĝi fidele strebas. Kaj tio konstante faras, ke la civilizo, almenaŭ tia, kian ni vidas ĉie, postvivu mirakle siajn plej malbonajn, frenezajn tempojn. La saĝeco de Talmud transdonas sian praktikan sciigon: “Paco estas por la mondo same kiel fermento estas por la pasto”.
Precize!
Ekzistas homoj, kiuj preferas aludi al la religia spirito, kaj ekzalti patologiajn devojiĝojn, kiuj okazis laŭlonge de jarmiloj. (Mi tute ne inkluzivas en ĉi tiujn komentojn la prudentajn historiistojn kaj analizistojn.) Mi pensas, ke tia militema konduto, kiu makulis per sango la Historion, devas urĝe esti forigita de niaj koroj, pere de justaj agoj, ĉar pli grandaj estas la kialoj, kiuj devas nin kunfratigi, ol tiuj, kiuj taŭgas por akrigi rankoron. Malamo estas armilo turnita kontraŭ la brusto de malamanto. Do, estas tre oportuna ĉi tiu admono de pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), kiu ne rifuzis sian propran vivon favore al la idealoj, kiujn li defendis: “Ni lernis flugi kiel birdoj kaj naĝi kiel fiŝoj, sed ne la arton kunvivi kiel fratoj”.
Efektive, la miraklo, kiun Dio esperas de la spiritaj kaj de la homaj estuloj estas tiu, ke ili lernu ami sin reciproke, por ke ili ne freneziĝu komplete, kiel okazis koncerne la militan uzadon de antimaterio.
Plej bona altaro por adori la Kreanton estas Liaj kreitoj. Estas urĝe, ke la Homaro estu humana.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Switzerland
Brazil
United States
Czech Republic
Croatia
United Kingdom
Finland