Homa malatento, Danlando kaj destino

Homa malatento pri la propra postvivado foje estas miriga. Ekzemple: en la admirinda filmo Milito kaj Paco, farita en 1956, surbaze de la samnoma verko de la fama verkisto Lev Tolstoj (1828-1910), oni rakontas, ke kiam Napoleono Bonaparto (1769-1821) kaj liaj trupoj alproksimiĝis al Moskvo, junaj senatentaj aristokratoj drinkadis senbride kaj nekredeble akrobatadis sur fenestrokadroj dum ili verŝadis vodkon en la gorĝon. Nu!... La Korsikano malvenkis, sed lia malvenko komenciĝis kiam alproksimiĝis “generalo vintro”, kiu surgenuigis, en la sekvinta jarcento, la dudeka, Hitleron (1889-1945) kaj Von Paulus (1890-1957). Estas vero ankaŭ, ke la rusoj fine praktikis strategion de “bruligita tero”, fare de la eksministro de milito de imperiestro Aleksandro la I-a (1777-1825), Mikhail Barklay de Tolli (1761-1818), kaj generalo Kutuzov (1745-1813) senkompate vipis Bonaparton ĝis li konstatis, ke li staras ekster Rusujo je la 14-a de decembro 1812. Sed la fakto estas, ke la kremo de la cara societo ja ebriiĝis en maloportuna momento.

Eĉ se potencaj voĉoj heroldas danĝeron, kiu ŝvebas super niaj kapoj, ŝajne ankoraŭ ne ekzistas ia tutmonda, kuna monda sinteno, kiu konvinkiĝis pri la graveco de la klimata eksplodo, kiu prepariĝas kaj jam nin atingas per surprizaj, tragikaj fenomenoj, nome tempestoj kaj tornadoj, kiuj skurĝas la belan ŝtaton Santa Catarina – se ne konsideri la pluvegojn, kiuj senhejmigis milojn da homoj kaj eldomigis ĉirkaŭ 4000 homojn en la urboj Duque de Caxias, Belford Roxo, Três Rios kaj Tanguá, en la ŝtato Rio-de-Ĵaneiro. Similan situacion alfrontas loĝantoj en la urba regiono de Porto Alegre, krom aliaj 15 sudriograndaj municipoj.

Kiel la premiita sciencisto Paul Mayewski, direktoro kaj profesoro en Instituto pri Klimataj Ŝanĝoj ĉe Universitato de Maine, en Usono, kiu de pli ol 40 jaroj studas pri Antarkta regiono, same aliaj kompetentulaj opinioj asertas, ke la plialtiĝo de monda temperaturo kaŭzus "grandegan ŝanĝon rilate al agrikulturo. Mirigaj ŝanĝoj ĉe tempestoj. Ankaŭ marnivelo povus altiĝi je multaj metroj. Okazus grandegaj migradoj. Ĝi estus la plej granda katastrofo en la moderna mondo."

Ŝtatestroj de pluraj landoj kunsidos en decembro, en Danlando. Tamen, ili havas antaŭ si grandegajn defiojn, unu el ili estas la ekonomia strukturo en kiu ni vivas, surbaze de fosiliaj brulaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, ĉar inter aliaj damaĝoj ili malpurigas la aeron, kiun ni spiras. Jes, ekzistas granda klopodo trovi purajn energifontojn. Sed ĉu eventuale ni jam transpasis senrevenan punkton? Tion diras d-ro James Hansen, direktoro de Nasa-instituto pri klimato, kiun oni konsideras plej profunda esploranto pri monda varmiĝo.

Optimismo x Realaĵo

Mi estas nature optimisma, tamen mi emas teni mian atenton ĉe la realaĵo, kiu montriĝas antaŭ ĉiuj. Nu, de iom da tempo ni jam vivadas, kiel teranoj, nian periodon de subkondiĉa libereco. Al Gore ne estas amatoro. Lia raportfilmo “Nekonvena vero” devus ŝoki la surteran loĝantaron. Tamen, plu okazas iaspeca hipnota dormo, kiu malhelpas vidadon nur al tiuj, kiuj kongruas kun tiu ŝlosilo montrita de Jesuo, en Lia Evangelio laŭ Luko, 17:26 kaj 27: “Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de Dio. Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn".

Kaj ĉi tie troviĝas nenia inklino al idiota aŭ idiotiga mistikemo, laŭ la preferata akuzo de iuj homoj, kiuj sisteme neas la ekziston de entrudulo, kiu klopodas enrompi ilian pordon. Tiu okazo de la ekonomia momentkrizo, kiu influis la tutan mondon, estis tipa. Nura konscio pri la danĝeroj, kiuj ĉirkaŭas nin ne faras nin prudentaj. Ekzistas homoj, kiuj sin donas al la allogo de interesoj, kiuj nun aŭ poste montriĝos genocidaj. Tamen, en ĉi tiu epoko de tutmondiĝo, absolute neniu estas protektata konstraŭ io minaca, kio okazis aŭ okazos ĉe plej izolitaj punktoj sur la Tero, se efektive tiaj punktoj ankoraŭ ekzistas. Viruso, plej granda-malgranda malamiko, kiu nin timigas nuntempe pli ol en pasinta tempo, neniam trovis tiel favorajn kondiĉojn por disvastiĝo ol en la nuna tempo. Ĝia fidela amiko, Sinjoro Medimalpurigo, kaj aliaj kunuloj malpli popularaj liveras al ĝi ĉion necesan por ke ĝi ekloĝu en nia korpo kaj fariĝu malfacile kontrolebla pro abismecaj, nekoncepteblaj mutacioj.

Fakte, la grava problemo pri tutmonda varmiĝo, kun ties fatalaj sekvoj, aldone al medimalpurigo, kiu malsanigas homamasojn, metas sub riskon ĉian vivantan estulon.

Leciono de la Historio

Sekve, estas esence grave, ke ni turnu la okulojn al la pasinta tempo por pli bone defendi nin, nun kaj en estonta tempo, laŭ propono de Brian Fagan, aŭtoro de la verko La longa somero – Kiel klimato ŝanĝis civilizacion.

Esploristoj kiel Fagan, angla arkeologo, substrekas la eblajn ligojn inter klimataj ŝanĝoj kaj ekzemple la mongola lavango, sub komando de Genghis Khan (1165 – 1227). Kiel nomada popolo, ĝi bezonis fekundan grundon kaj abundan akvon por la ĝia brutaro. Duondezertaj regionoj, kiel la stepoj en Mongolujo, pro atmosferaj ŝanĝoj spertis tempojn de multe da pluvo, kaj tio liveris al Khan kondiĉojn por plifortigi lian rajdsoldataron kaj ili plivastiĝis, kaj subpremis ĉiajn kontraŭulojn.

Kompromiso

Se ni revenas al la 21-a jarcento, kiu havas grandnombran loĝantaron kaj troviĝas en severa ekonomia krizo, pli grava por unuj ol por aliaj, kune kun la nuntempa potenca militaparataro, iu ajn migrado fariĝos danĝera, laŭ tio, kion mi komentis al la portugala ĵurnalistino Ana Serra.

Ni atente atendu la 15-an Konferencon de la Konvencio pri Klimato (COP15), kiu okazos en decembro, en Danlando.

Tiu kunsido, kiun fakuloj konsideras kiel la plej gravan en la Homaro, de post la konsento post la Dua Mondmilito, celas plifortigi la kompromison de landoj de G8+5 por konservi la tutmondan varmiĝon sub 2º C.

“Ĉu?” iuj demandas. Sed ni plu laboradu, kun fervora espero pri la proponoj, kiujn nia lando alportos, kaj samtempe pri la ebleco, ke stariĝu pli bona konsento en Kopenhago, kaj ke nia planedo fariĝu la granda venkanto ĉe la kunsida tablo. Kontraŭe, tio signifus registarojn, kiuj ne regas favore al siaj regatoj. Pli aŭ malpli frue, tio estus ia efektiva kolektiva memmortigo. Ĉar finfine oni decidos pri la destino de la mondo. Patrino Naturo kaj la novaj generacioj petegas de ni solidarecon kaj pli da prudento.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.