Senarmigi korojn

Por ia Kulturo de Bona Volo kaj Paco, naskiĝinta en JESUO.

Fonto: Revuo JESUO ALVENAS!, eldono 157, de Marto 2022.

La mondo alfrontas grandegajn defiojn — geopolitikajn malkonsentojn, eksplodon de militoj, atombombajn minacojn, la pandemion de Kovim-19, diversajn naturajn katastrofojn, kiuj suferigas kaj plorigas homojn pro granda doloro. Tial, la ĵurnalisto Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, dediĉas al vi, karaj legantinoj kaj legantoj, ĉi tiujn paĝojn enhavantajn profundajn analizojn pri la bezonata konstruo de Paco sur nedetruebla fundamento, kiu ne submetiĝas al fiaj interesoj aŭ homaj apartaĵoj: Ekumena Jesuo, la Sinjoro de Paco. Ili estas vortoj elprenitaj el gravaj artikoloj verkitaj de li laŭlonge de jardekoj, diskonigitaj kun granda impreso en la brazilaj kaj mondaj amaskomunikiloj, per publikigaĵoj de Legio de Bona Volo (LBV) direktitaj al Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj per libroj, kiuj fariĝis furoraj. Ili ne povus alveni en pli bona momento ol la nuna, por varmigi kaj akcepti afliktitan Animon, sekigi larmojn kaj renovigi fortojn, por ke ni per Realiganta Fido plu bataladu por ia pli justa, solidara kaj paca estonteco, certaj, ke eĉ en plej severaj turmentoj ni estas subtenataj de la Ĉiela Patro.

Bonan legadon!

Reprodução JEC

La Eldonantoj

“Vi dekliniĝu de malbono kaj faru Bonon, vi serĉu Pacon, kaj ĉasu ĝin.”
(I Apostolo Petro, 3:11)

Reprodução JEC

Apostolo Petro

Bedaŭrinde, la vojirado de la mondo estas tiu de konstanta sangelverŝado. Ni vivadas ĉiam sub la minaco de novaj militaj konfliktoj, pli kaj pli timigaj. Tion oni vidas ĉie, precipe nun, post la eksplodoj en la Malnova Kontinento. Multaj homoj jam diris: “en militoj ne troviĝas venkantoj”. Pro tio, estas nepre necese, ke ni parolu pri la graveco de Paco. Fine, la vojo de LBV estas la Paco.

Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni

Dum relegado de mia verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni (2014), mi trovis kelkajn modestajn notojn, kiujn mi ŝatus prezenti por la meditado de vi ĉiuj, kiuj honoras min per via legado:

Arquivo BV

André Rebouças

Malfeliĉe, la popoloj ankoraŭ ne reguligis siajn lensojn por vidi, ke la vera harmonio komenciĝas en la prilumita interno de ĉiu homo, per la Spirita Kono, per Grandanimeco kaj Justeco. Laŭ tio, kion mi kutime asertas, kaj pri tio mi plu komentos, ili naskas abundon. La trankvileco, kiun havas por doni la Ĉiela Patrino-Patro — konsiderata ĉiuflanke, ekvilibrece kaj rekonata kiel inspiranto de Ekumena Frateco — neniel similas al tiuj senrezultaj traktadoj kaj senefikaj akordoj laŭlonge de nia Historio. La inĝeniero kaj aktivulo por abolicio de sklaveco en Brazilo, la brazilano André Rebouças (1838-1898) metafore esprimis la inertecon de ekskluzive homaj perspektivoj: “(...) Armita paco rilatas al milito same kiel kronikaj malsanoj rilatas al akutaj; same kiel insistema febro rilatas al tifo. Ĉiuj tiuj malsanoj frakasas kaj mortigas naciojn; tio nepre okazos siatempe”. (Grasaj literoj estas de mi metitaj.)

Nu, travivi senarmitan Pacon, ankaŭ komence de morala kaj spirita frata reedukado de ĉiuj nacioj, estas neprokrastenda paŝo por postvivado de popoloj. Sed por tio necesas unue malarmi la korojn kaj konservi la komunan prudenton, laŭ tio, kion mi elstarigis al densa amaso da ĉiujaĝaj gejunuloj, kiuj aŭskultis min en la urbo Jundiaí, en Brazilo, en Septembro 1983, kaj kion mi publikigis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 30-a de Novembro 1986. Interalie pro tio, kiel mi diris tiam, la reala danĝero ne troviĝas sole nur je la armiloj, sed ankaŭ en la cerboj, kiuj kreas armilojn; kaj kiuj elpensas kondiĉojn, lokajn kaj tutmondajn, por ke ili estu uzataj, la fingrojn, kiuj premas butonojn kaj paf-ellasilojn.

Armiloj per si mem nenion faras kaj ne aperas per “spontana generado”. Tamen, ili estas danĝeraj, eĉ se oni kolektas ilin en grenejojn. Ili povas eksplodi kaj ili rustiĝas, kaj malpurigas la naturmedion. Ili estas la rezulto de homo-kaŭzo, kiam la homo malproksimiĝas de Dio, la Causa causarum*1, kiu estas Amo (Unua Epistolo de Johano, 4:16). Kiam ni staras malproksime de Bono, ni estas la veraj atombomboj, la bakteriaj armiloj, la ĥemiaj, la kanonaj, la fusilaj, kiam ni, viroj aŭ virinoj, malplenumas la ordonojn pri Frateco, pri Solidareco, pri Grandanimeco kaj pri Justeco de la Kristo, kiu estas la Ĉiopova Sinjoro de ĉi tiu planedo

Kiam la homoj, saĝe reedukitaj, jam ne havos malamon sufiĉan por ellasi mortigajn kuglojn, ĉu mensajn, ĉu materiajn, tiam ĉi tiuj forperdos sian tutan teruran signifon, sian tutan malbonan “ekzistokialon”. Kaj oni ne plu konstruos ilin.

Necesas malaktivigi eksplodaĵojn, ĉesigi la rankorojn, kiuj insistas loĝi en la homaj koroj.

Jesuo — la Princo de Paco

Jen la granda mesaĝo de la Religio de la Tria Jarmilo, kiu inspiriĝas je la Kristo, la Princo de Paco: malarmi per forto pli granda ol malamo la koleregon, kiu pafas. Temas pri eduka agado en vasta spektro; pli ol tio, pri reedukado. Kaj tiu potenca energio estas la Frata Amo — ne tiu ankoraŭ nesufiĉa homa amo —, sed la Amo de Dio, per kiu ni ĉiuj devas nutri nin. Ni havas en niaj manoj la plej potencan laborilon en la mondo. Ĉi tiu ja antaŭhaltigos ĉiajn militojn, kiuj komence naskiĝas en la malsana Animo de vivulo.

Popoloj diskutas pri la problemo de perfortado per radio, televido, ĵurnaloj aŭ interreto, kaj ili pli kaj pli perpleksiĝas, ke ili ne trovas solvon por forigi ĝin, malgraŭ tiom da brilaj teorioj. Ĝenerale oni serĉas ĝin for kaj laŭ komplikaj vojoj. Ĝi tamen ne troviĝas for; ĝi staras proksime, interne de ni: Dio!

“(...) la Regno de Dio estas en vi” (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 17:21).

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kaj ni devas konstante ripetadi, ke Dio estas Amo!” (Unua Epistolo de Johano, 4:8). Ne temas pri banala amo, sed pri la Forto, kiu movas Universojn. Bedaŭrinde, la granda plimulto el la tiel nomataj potenculoj sur la Tero ankoraŭ ne tute kredas pri tiu fakto kaj vane klopodas malkredindigi ĝin. Ili pretendas esti la “posedantoj de vero”... Tamen, “la proksima kaj lasta Armagedono ŝanĝos la pensmanieron de nacioj kaj de iliaj regantoj”, kiel asertadis la Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979). Kaj mi petas permeson al li por aldoni: postvivintaj regantoj.

Laŭ tio, kio estis informita en la severa ĉapitro 16, versiklo 16, en la Libro de Revelacio, la Apokalipso, “Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon.

(Har-Magedon, loko kie reĝoj, princoj kaj regantoj kuniĝas por decida batalo.)

Laŭde al Paco

Reprodução BV

Rui Barbosa

Dum ĉi tiuj ombraj tempoj, kiujn la homaro trapasas — laŭ tio, kion mi asertis en mia artikolo “Laŭde al Paco” — se ne eblas al ni eviti la Trian Mondmiliton, kiu estas frukto de jarmila semado de homaj frenezaĵoj, tamen ni ne deziras kulposenton pro tio, ke ni ne faris nian eblon kaj neeblon por rememorigi la mondon pri la Paco de Dio. Ĉiel ajn, ni de longa tempo kontraŭmetas al la latina proverbo “Se vi volas Pacon, preparu vin por milito” (“Si vis pacem, para bellum”), penson, kiu inspiris Rui Barbosa (1849-1923), la kuraĝan “Aglon el Hago” kiu diris: “Se vi volas Pacon, preparu vin por Paco”.

El mia verko Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo (1987) kiam mi skribis pri Paco, kiun la homaro angore volas konkeri — cetere la homaro pli kaj pli konstante vivas kun la “glavo de Damoklo” pendanta super sia kapo —, mi konsideris, ke en estonta tempo, pri kiu ni, prudentaj civiluloj, religiuloj kaj militistoj deziras, ke ĝi estu proksima, Paco jam ne plu firmiĝos sub minaco de atombombo; ruliĝantaj raŭpoj de tankoj aŭ ĉe la tondrado de kanonoj; sur amasoj da kadavroj aŭ amasoj da vidvinoj kaj orfoj; eĉ ne super grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen Dio. Tio estas, sen la responda progreso etika, morala kaj spirita. La Homo, irante sur la vojo de Amo, aŭ, se li preferos, sur tiu de Doloro ekkonscios, ke li ne estas nur sekso, stomako kaj intelekto, jugita de tio, kion li konsideras la sola realaĵo en la mondo. En li staras Eterna Spirito, kiu parolas al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio aŭ per Racio. La paco de la homoj estas ankoraŭ nun la paco de lupoj kaj de kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero.

Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de homo. Kaj nur la Ekumena Jesuo povas purigi la koron de la homaro, forigante ĉian malamo, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco. Kaj Li mem, kiel tiomfoje rememorigis Frato Zarur, asertas: “Mi estas la Vinberarbo; vi estas la branĉoj; sen mi vi nenion povas fari. Mi ne lasos vin orfaj. Novan Ordonon Mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 15:5, 14:18, 13:34 kaj 35, 15:13).

Alia modelo

Devas esti ia modelo por Paco. Kiu estas tiu? Ĉu la mondregantoj?! Tamen, en nuntempa erao, dum ili diskutadas pri ĝi, iliaj landoj laŭgrade sin provizas per armiloj! Tia estis ĉiam la historio de “civilizacio”. “Quousque tandem, Catilina, abutere patientia nostra?” (“Ĝis kiam, Catilina, vi trouzos nian paciencon?”).

Kio pri provi ĉi tiun tute novan modelon?

Paco: persona faro de Jesuo

Skribis Zarur, en la 20-a Biblia Ŝlosilo pri la Triumfa Reveno de la Plejalta Estro de nia mondo: “Neniu homo, neniu forta grupo, neniu popolo, neniu superpotenca nacio, ĉu komunista, ĉu kapitalista, povos starigi Pacon sur la Tero. Ĉi tio estas persona, netransdonebla faro de Jesuo. Nur la Kristo povas — en la Ĉielo kaj sur la Tero — plenumi tiun mirindaĵon”.

Tela: Heinrich Tischbein (1722-1789)

Pro tio, la Religio de la Tria Jarmilo modeste proponas: ĉu la homaro emas vivi harmonie? Do inspiriĝu kaj vivu laŭ la instruoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu estas la Sinjoro de Paco, ĉar li diris: “Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, Mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondaĝo” (Bona Novaĵo laŭ Johano, 14:27 kaj 1; kaj Mateo, 28:20).

Tio signifas: tia Paco ekzistas, ĝi ne estas utopiaĵo. Nei ĝin estas nei Jesuon, ignori civilizacion. Koncernas la homon trovi ĝin, dum estas tempo.

La Paco de Dio eble ŝajnas al pesimistoj io malproksima, pro ĝi estas tiel bela... Tamen, forigi tiun fosaĵon dependas sole nur de ni mem. Ne ĉar ĝi ŝajnas malproksima, ni ĉesu serĉi ĝin. Male ni laboru por atingi ĝin, — jam nun! Grandaj defioj estas niaj plej grandaj amikoj, ĉar ili ne permesas, ke ni rezignu pri la Vivo. Jen do antaŭen, ĉar Dio Ĉeestas!

Ĉiuj estas profunde maltrankvilaj pro la sovaĝeco, kiu vagas surtere, serĉe de solvo por almenaŭ malpliigi perforton, kiu eliris el kaŝitaj lokoj, el ombraj noktoj, atingis stratojn kaj hejmojn, ĉar ĝi invadis mensojn. Tamen, nuntempe pligrandiĝas la kompreno, ke se ekzistas perforto, ĝi ne estas problemo nur de registaroj, de policaj organizoj, sed precipe defio por ni ĉiuj, en la socio. Se ĝi eliris el malluma nokto kaj sin montris sub taglumo, tio signifas, ke ĝi loĝas en la interno de homoj. Se ĝi ekzistas en Animoj kaj en koroj, tiam ĝi ĉeestos kie ajn ĉeestos la homo. Mi enfazas: Necesas malmunti eksplodaĵojn, kiuj plu restas en la koroj.

(...)

Starigi konkordon en la mondo

En la revuo Tutmondigo de la Frata Amo (en la lingvoj portugala, angla, franca, esperanta, germana, hispana kaj itala) — transdonita de Legio de Bona Volo al Ŝtatestroj kaj aliaj delegitaroj, kiuj ĉeestis en la High-Level Segment 2007, en la sidejo de UN, en Ĝenevo, Svisujo —, mi alportis el mia libro Meditadoj el la Animo (2003) rimarkindan pecon prenitan el la enkonduko al la Konstitucio de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO), aprobita je la 16-a de Novembro 1945, ĉar mi konsideras, ke alia vojo por la homaro estos tiu de detruado: “Se militoj naskiĝas en la menso de homoj, tiam en la menso mem de homoj oni devas konstrui la bastionojn de Paco”.

Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por vera interkompreno. Alispeca vojo por la popoloj estos tiu de la maldolĉa kuracilo. Pro tio, ni ja ne perdu la Esperon. Ni obstinu, laborante “por ia pli bona mondo, kaj por ia homaro pli feliĉa”. Jen estas la vojo al venko. Kaj ne temas pri simplanima argumento.

Ekumenismo — potenca perilo por pacigo de la popoloj

La Paco inter la nacioj, laŭ tio, kion mi skribis en la verko Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito (2001), estas ankoraŭ sinonimo de ruzeco kaj suspektemo. Ekzistos pacigo de la homo nur kiam Solidareco kaj Frateco — lasta, forgesita piliero*2 de la Franca Revolucio — loĝos en la koroj.

Estas urĝe ke li, eĉ pro bezono de nepra postvivado, ne nur prediku la Pacon, sed sin transformu en ĝin. Por travivado de tiu natura stato de la Civitano de la Spirito, oni povas diri, kun Jesuo: “Tion Mi parolis al vi, por ke en mi vi havu Pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; Mi venkis la mondon (Evangelio laŭ Johano, 16:33).

Sekve, Ekumenismo estas vere potenca perilo por Paco en mondo, kie iu ajn diletanto estigas militon.

Jesuo instruis: “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj” (Evangelio laŭ Mateo, 5:9).

Mi malfermas parentezon por transkribi klarigan rimarkigon, kiu troviĝas en mia artikolo “La dinamismo de Paco”, kiun mi dediĉis, en Aŭgusto 2000, al la partoprenantoj de la Pint-Konferenco pri la Monda Paco por la Jarmilo, okazinta en la sidejo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en Novjorko, Usono:

Kiam vi legos en miaj verkoj aŭ aŭdos en miaj improvizaj paroladoj la vorton “Ekumenismo”, bonvolu ĉiam konsideri la originan aspekton de la termino. Laŭ ĝia etimologio, “ekumena” (el la greka oikoumenikós), tio estas “la tuta loĝata Tero” kaj “laŭcela, aŭ laŭ tutmonda aplikebleco; universala”. Ni abunde uzas tiun terminon, ĉar ne ekzistos vera Paco inter nacioj se ĝi ne etendiĝos al ĉiuj loĝantoj sur la Tero malgraŭ religio, ideologia vidpunkto, scienco, politiko, filozofio, arto, sporto kaj tiel plu. Nun pli ol iam ajn antaŭe, en ĉi tiu tutmonda tempo, Ia paco per disigitaj grupoj estas daŭra alvoko por novaj konfliktoj.

Transpasi barojn

Alziro Zarur asertadis, ke "efektive, kiu amas Dion, tiu amas sian proksimulon, kiu ajn estas lia religio aŭ manko de religio".

Kaj kun lia permeso mi aldonus: etno, koloro, nacieco, kulturo, k.t.p..

Bona dialogo estas fundamenta kondiĉo por praktikado de Demokratio, kiu estas la reĝimo de respondeco.

Respondeca konstruado de Paco

Por fini, mi uzas argumenton, kiun mi prezentis en prelegoj konsistigantaj la serion Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”, egale taŭga por tiuj, kiuj eventuale pensas, ke respondeca konstruado de Paco estas neebla: (...) Ĉu tio estas ia utopiaĵo? Ĉu?! Ĉio, kion oni vidas nuntempe kiel progresaĵon, estis konsiderata deliraĵo en ne tre fora pasinta tempo.

Se oni investus multe pli je edukado, instruado, kulturo kaj nutrado, sub la lumo de Supera Spiriteco, tiam la popoloj havus pli da sano; sekve, pli altan kvaliton spiritan, moralan, mensan kaj korpan, por la vivo kaj laboro, kaj malpli da elspezoj oni havus por sekureco. “Ho, tio estus penado por multaj jaroj!”. Tial, ni ne perdu tempon! Male, la civilizigaj konkeroj en la mondo, kiuj minacas ruiniĝi, eble cedos sian lokon al la kontaĝo per seniluziiĝo, kiu trafos la tutan Teron. Ni ne rajtas permesi tian situacion. 

Super ĉio, necesas, ke validu la Reala Frateco, pri kiu parolis Zarur, en sia poemo samnoma, pri la Legio de Bona Volo, Verko fondita de li. Tia Frateco kapablas kunigi kontraŭulojn kaj aperigi el iliaj paradoksoj solvojn por problemoj, kiuj sufokas la homaron, ĉar, kiel mi ĉiam ŝatas ripeti, efektive multon oni povas lerni unuj de la aliaj.

La blua koro, kiu batas por la kunfratiĝo de popoloj

Indas rememorigi la diraĵon, kiu staras en la blua koro de LBV, kun siaj 34 ĉeneroj de Universala Solidareco, kiuj reprezentas la numeron de la biblia versiklo, kie troviĝas la Plejalta Ordono de la Kristo (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34) — “Vi amu unu alian kiel Mi vin amis”. Ĝi estas la benata kantiko de amaso da Anĝeloj en la Ĉielo, unusone anoncantaj la Unuan Videblan Alvenon de la Plejalta Reganto de la planedo Tero: “Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la Tero Paco, inter homoj [al viroj, virinoj, junuloj, infanoj kaj al la Spiritoj, Benataj Animoj] de la Bona Volo de Dio” (Evangelio laŭ Luko, 2:14).

La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam en ĉies koroj!
Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo!
Ju pli proksima al Jesuo, des pli malproksima de problemoj!
Vivu Jesuo en niaj koroj, por ĉiam!

______________________________

*1 Causa Causarum — Latina esprimo signifanta Kaŭzon de kaŭzoj — do, Dio.
*2 La tri pilieroj de la Franca Revolucio (1789) — Libereco, Egaleco,  Frateco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.