La mondo naskiĝis kun muziko
Se oni pensas pri tio, dum kiuj tempoperiodoj muziko grave manifestiĝas laŭ la epokoj, ni povas konkludi, ke ĝi ekzistas de antaŭ la tempoj. Efektive, ĝi estas ilo por tiu granda ĉefverko de la Ĉiela Patro, nome la Universo.
Kiam oni legas la komencajn ĉapitrojn de la Genezo de Moseo, tiam oni sentas la fortan harmonion, kiu naskiĝis el la ekapero de riveroj, de arboj, de bestoj, de la apartiĝo de teroj, de la etendiĝo de maroj kaj de la formiĝo mem de nia eterna Spirito.
Sekve de tio, estas eble trovi diversajn kaj signifoplenajn momentojn, kiam muziko kongruas kun la historio de multaj civilizacioj kaj pensofluoj, kiuj vivigas la Teron. (...) Bona muziko estas ia nerompebla ligilo, kiu kunigas la kreiton al la Kreanto.
Fronte al tio, oni havas la precizan ideon, ke la pulsado de Vivo, Bono, Solidareco, Respekto kaj Karitatemo estas ankaŭ melodioj, sonoj, ritmoj, kiuj harmoniigas niajn pensojn, vortojn kaj agojn per la vibrado de Justeco kaj Amo.
Dio en Ĉiu Homo
Mi kaptas la okazon por danki por la korespondaĵo, kiun mi ricevis de profesorino Adriane Schirmer, el San Paŭlo, Brazilo, per kiu ŝi komentas mian modestan muzikverkaron: “Mi emas gratuli vin pro viaj melodioj. Ili profunde tuŝas nian Animon kaj vekas en ni plej bonajn sentojn. Ili valoras kiel petego, kiel preĝo al la Ĉiela Patro. Kiam ni ilin sonigas, ni sentas, kiel en momentoj de preĝado, puran koron. Kaj kiam tio okazas, tiam ni vidas Dion en ĉiu homo, en ĉiu planto, en ĉiu sunsubiro... Tiam, kun pura koro kaj surgenuiĝinta Animo, ni fariĝas kapablaj kompreni amon sen postuloj, amon per la Amo de Jesuo”.
Muziko kaj Medicino
Dankon, legantino Adriane, interalie pro tio, ke vi sendis al mi la belan tekston, kiu prezentas la verkon “La Kuracisto”, de mia amiko Rubem Alves, intelektulo, teologiisto kaj eĉ eksposedanto de restoracio. Li estas multvalora brazilano.
“Muzikiloj ekzistas ne pro si mem, sed pro la muziko, kiun ili povas produkti. En ĉiu muzikilo ekzistas senfina kvanto da dormantaj melodioj, atendantaj, ke iu veku ilin. Kiam ili vekiĝas, kaj oni aŭskultas ilian muzikon, tiam okazas Beleco, kaj kun Beleco, ĝojo. La korpo estas ia delikata muzikinstrumento. Necesas zorgi pri ĝi, por ke produktu muzikon. Por tio, ekzistas amaso da medicinrimedoj. Kaj multaj el tiuj estas efikaj. Sed la korpo, tiu stranga instrumento, ne resaniĝas nur per tio, kion oni faras por ĝi medicine. Ĝi bezonas ensorbi sian propran muzikon. Muziko estas resanigilo. Se la muziko de la korpo estas malbela, ĝi ekmalĝojas — ĝi eble eĉ ĉesos deziri plu vivadi. Sed se la muziko estas bela, ĝi sentas ĝojon kaj emas vivi. En pasinta tempo, kuracistoj kaj flegistinoj tion sciis. Ili zorgis pri medikamentoj kaj korpaj intervenoj — taŭgaj por la korpo — sed ne forgesis bruligi la misteran flamon de ĝojo. Sed ĉi tiun flamon oni ne bruligas per ĥemiaĵoj. Ĝi ekbrulas magie. Ĝi bezonas voĉon, aŭskultadon, rigardadon, tuŝojn, rideton. Kuracistoj kaj flegistinoj: samtempe teknikistoj kaj magiistoj, al kiuj oni donis la mision ripari muzikilojn kaj veki en ili la emon vivadi...”.
Jen do mi lasas ĉi tie mian omaĝon al bonaj muzikistoj, bonaj kreantoj de muzikiloj, kaj kompreneble al bonaj kuracistoj kaj flegistinoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Switzerland