La Suno naskiĝas por ĉiuj
La Ĉiela Patro ĉiam pretas ree kaj ree proponi al ni oportunajn okazojn, montrante al ni senfinajn, senegalajn belaĵojn. Vidu ekzemple, ke Li sendis al ni Jesuon, por ke ĉi Tiu venigu al ni Sian formulon por spirita plialtiĝo (Evangelio laŭ Johano, 3:16 kaj 17), kiun Marteno Lutero (1483-1546) konsideris kiel la plej kortuŝan pecon de la Bona Mesaĝo:
16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
17 Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita.
Nu, tiu Ĉiela Decido por morala, spirita plialtiĝo de homoj rezultigos definitivan socian leviĝon de homamasoj, se ili konvinkite, do obstine, plenumos ĉi tiun instruon de la Kristo (Evangelio laŭ Mateo, 6:33):
— Celu unue al la Regno de Dio kaj Lia Justeco, kaj ĉiuj materiaj aferoj estos al vi aldonataj.
Antaŭ tia majesta vojoindiko por dia liberiĝo, kiomfoje, pro simpla bagatelaĵo, ni forgesas la malavarecon de la Patro, por ke ni ne postrestadu, kaptite de ungegoj de senscio.
Ne ĉio finiĝis, tute ne!
Ofte Vi troviĝas en malespero kaj vi krias: “Ĉio finiĝis! Jam nenio ekzistos!” Tamen, la Suno briladas ekstere, la aero plu turniĝas ĉirkaŭ vi; la vivo daŭras... La Homaro obstinas, plena je espero. Homoj sin reciproke amas, ili vivas, ili faras ion... Tamen, Vi vidas kaj sentas ĉion amare, ĉar vi fariĝis aparte amara.
Sed antaŭ du mil jaroj, Jesuo admonis:
— Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo! (Evangelio laŭ Mateo, 6:23). [Tio estas, kiel malluma estos via sorto!]
Tamen, jarmiloj da homa Kristanismo pasis. Kaj kiam la Majstro alproksimiĝas por lumigi la mondon per Sia plena Kristanismo, por efektive sublimigi la surteran ekzistadon, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj ŝajnoj, per rimedoj, kiujn nur Li scias, tiam Vi konjektas forrezigni?!... Ĉu vi emas "droni proksime al la plaĝo", post kiam vi jam trairis oceanojn da bataloj kaj malfacilaĵoj, kiuj ŝajne volis dronigi vin en malesperon?!
En momentoj de malentuziasmiĝo, memoru ĉi tiujn diraĵojn de la karmemora Papo Johano la 23-a (1881-1963), kiu per sia konata bonhumoro, diradis:
— Mi estas ĉiam optimisma, eĉ kiam iu montras apud mi profundan malkvietiĝon koncerne la destinon de la Homaro.
La Suno naskiĝas por ĉiuj. Ĝi ne kulpas, ke egoismo ankoraŭ regas sur la Tero. Quousque tandem, Catilina?
Winston Churchill (1874-1965) estis ekzemplo pri obstino. Je drameca momento, kiam per potenca mano li kondukis sian "etan insulon" dum rezistado kontraŭ Adolf Hitler (1889-1945), lia voĉo stariĝis kontraŭ timo. Kaj la popolo fortiĝis ĉe la fera decido ne cedi fronte al nazioj. Ĉi tio jam estas parto de la Historio.
Tamen, per ĉi tiuj vortoj, kiuj trafe ilustras lian fortan decidkapablon, li ĝis nun invitas nin neniam rezigni:
Neniam rezignu,
Neniam, neniam, neniam!
Fronte al io ajn, ĉu granda, ĉu malgranda,
Ĉu grava, ĉu sensignifa...
Neniam rezignu!
Estas do ĝuste neniaokaze cedi fronte al defioj en la enkorpa aŭ spirita vivoj. Sed super ĉio komprenu la instruon de la Ĉiela Edukanto, same kiel Liaj Apostoloj komprenis: ĉiam insistu iom pli, kaj vi sentos, ke via saviĝo estas proksima.
Diris la Kristo:
— Per via pacienco vi akiros viajn animojn (Evangelio laŭ Luko, 21:19).
Sekve, estas oportune konservi tiun dian admonon en la koro kaj en la menso, en ĉiuj momentoj dum nia vivo. Tiel, ni iros pli kaj pli survoje al eterna feliĉo kaj gloro de Dio.
Jesuo estas forta mesaĝo de espero en tempo de grandega seniluziiĝo por multaj homoj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Czech Republic
Hungary
Australia
Ukraine
Iran
Italy
Brazil
Argentina
Hungary
Croatia
Brazil
Czech Republic