Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro
En la jaro 1989, la produktanto de dokumentaj filmoj por la pola televido, tiutempe Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, la ĵurnalisto Roman Dobrzyński estis en Brazilo por partopreni la inaŭguron de la Templo de Bona Volo. Tiuokaze, Roman demandis min pri tio, kiel mi povas prediki Senliman Ekumenismon parolante pri Jesuo. Mi respondis tion, kion de jardekoj mi klarigadas pri ĉi tiu temo, ke unu el la grandaj taskoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas sensektigi Lin, ĉar Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj mi konkludis: la Ĉiela Provizanto ne estas ia rankora ekskluzivemulo. Li estas Sublima Idealo de Humaneco, Amo, Solidareco, Justeco kaj Favorkoreco al ĉiuj homaj kaj spiritaj estuloj. Jesuo estas ĉiutaga konkerado por tiuj, kiuj soifas pri Scio, Mizerikordo, Frateco, Grandanimeco, Libereco, Solidareco kaj Egaleco, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, “kaj Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio laŭ Mateo, 16:27).
Jesuo, en Si mem, ne konsistigas faktorojn de rankoro kaj militoj. Li predikis, per Sia Nova Ordono — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35) —, Amon je senlima potenco. Kion la homoj surteraj faris el Lia Diraĵo estis ĝia redukto (...).
Riveli la altan signifon de Lia Evangelio kaj de Lia Apokalipso, sen sekteco, tio estas, laŭ Spirito kaj Vero, jen elstara servo, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito faras al la monda socio (...).
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.