Kompleta Karitato Laborema

Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo
La 25-an de Majo 2024
Sabate

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero!

Dio Ĉeestas!
Jesuo Alvenas!

Dankemo al la brazila popolo

1) Profunde kortuŝita, mi volas esprimi mian dankon pro la alta spirito de Grandanimeco de la solidara kaj frateca brazila popolo. Danke al ties decida subteno, multo estas farita favore al la loĝantaro trafita de la tragedio pro la fortaj pluvoj, kiuj damaĝas la brazilan subŝtaton Rio Grande do Sul ekde la aprila monatfino, postulante rezistemon, obstinon kaj Realigantan Fidon por helpado en ĉiuj trafitaj lokoj.

2) La sufero kaj defioj estas grandegaj tie; malgraŭ tio, firma kaj decida estas nia preteco kiel gardostarantoj de la Kompleta Karitato ĉi-fronte de asistado al tiuj, kiuj alfrontas tiajn ŝtormojn.

Realiganta Kapablo

3) Mi havis la okazon ĉeesti, en la 1950-aj jaroj, renkonton inter la gaŭĉa ĵurnalisto kaj verkisto Apparício Torelly (1895-1971) kaj la karmemora Fondinto de Legio de Bona Volo, Frato Alziro Zarur (1914-1979). Ni estis en la iama Radio Mundial, la tiama Radiostacio Bona Volo, en urbo Rio-de-Ĵanejro/RJ. Tiutage Torelly, kiu devenas el urbo Rio Grande, en la brazila subŝtato Rio Grande do Sul, turnis sin al Zarur kaj diris:   

— Legio de Bona Volo estas nedubebla elmontro pri la realiganta kapablo de la brazila popolo.

 4) Ni estas atestantaj, unu plian fojon, la pruvon pri tiuj vortoj.

LBV — SOS Katastrofoj

5) Ekde la komenco de la intensaj pluvoj, LBV kaj la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito mobilizas la brazilan kaj alilandan popolon por helpi niajn karajn gaŭĉajn Fratojn, kiuj suferas  la terurajn konsekvencojn de tiu inundo, konsiderata “la plej granda katastrofo rilatanta al klimato en la sudo de Brazilo”, laŭ takso de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

6) Ĝis la fermo de ĉi tiu ĉefraporto, Legio de Bona Volo, pere de sia kampanjo LBV — SOS Katastrofoj, jam kolektis kaj disdonis pli ol 438 tunojn da donacoj por mildigi la suferon de la viktimoj. Labormobilizo da senlacaj kaj sindonaj volontuloj, en pluraj urboj, kunlaboras ekde la alveno de donacoj ĝis ilia liverado al la bezonantoj en Rio Grande do Sul.

Pedagogio de Amo, de LBV, en agado

Suyane Lopes

7) Krom la materiaj rimedoj, infanoj asistataj de la Institucio trovas iun manieron esprimi sian Amon kaj kareson al tiuj suferantaj en tiu horo. Ili skribas leteretojn kun kuraĝigaj mesaĝoj kaj preĝoj, faras desegnaĵojn kaj tiel sukcesas kunligi siajn etajn korojn kun tiuj bezonantaj helpon. Tio estas la Pedagogio de Amo, de LBV, en plena agado.

El la Evangelio de la Kristo venas la homama spirito

8) Tiu tuta movado de Materia kaj Spirita Karitato baziĝas sur la klara rekomendo de Jesuo, en Lia Sankta Evangelio, kiam ni estas invititaj praktiki tiun spiriton de Kompatemo:

— Venu, vi benataj de mia Patro! Heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo. Ĉar Mi malsatis, kaj vi donis al Mi manĝi; Mi soifis, kaj vi donis al Mi trinki; Mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; Mi malsanis, kaj vi vizitis min; Mi estis en malliberejo, kaj vi venis al Mi (Evangelio laŭ Mateo, 25:34 ĝis 36).

9) Sinsekve, ankoraŭ en Mateo, 25:40, Jesuo malkaŝas al ni, ke ni ĉiam estos servantaj Lin, kiam ni helpos nian proksimulon:

— Vere, Mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Administri alvenante antaŭe

10) Ke tia dolora sperto estigu rapidajn kaj trafajn paŝojn, kiuj efektive malhelpos aliajn tragediajn okazaĵojn kun tiomaj neatenditaĵoj kaj suferoj al la civitanoj.

11) En mia libro Urĝas Reeduki! (2000), mi skribis:

Ni ne dubu pri nia kapablo, kiel homaj kaj spiritaj estuloj, atingi tion, kion hodiaŭ oni konsideras nesuperebla. Ni havas multe pli da kapablo transpasi problemojn, eĉ se ni taksas ilin plej grandaj. (...) Se pli grandaj estas la malfacilaĵoj, des pli grandaj estos niaj talentoj por transpasi ilin. Se ne estus tiel, kie ni estus hodiaŭ, se tiuj homoj, kiuj vivis antaŭ ol ni, dum jarcentoj, perdus la kuraĝon? Plej malbona tragedio estas rezigni pro la mondaj malfacilaĵoj. Tio do signifas fiaskon antaŭ tiuj, kiuj fidas nin. Homoj, kiuj vivis antaŭe — kun la brulaĵo de Fido — transformis doloron en venkon.

Forton, Rio Grande do Sul!

12) Mian specialan saluton al la kuraĝaj volontuloj, al la kunlaborantoj, al la Legianinoj kaj Legianoj el ĉiuj agantaj fakoj de LBV, al niaj subtenantoj, solidaraj partneroj, al la amaskomunikiloj diskonigantaj nian laboron kaj ankaŭ la tutan asistadon faritan de ni en la eduka kaj socia kampoj. Sendepende de katastrofaj okazaĵoj kiel tiuj, kiujn ni alfrontas en tiuj tagoj, Legio de Bona Volo plu iras tage kaj nokte en siaj agadoj tra la lando, per ĉeno de senĉesa Frateco kaj Grandanimeco, ĉar malsato, soifo, malvarmo, malsano, forlasiteco ne elektas horon, tagon aŭ lokon.

13) Al la valora gaŭĉa popolo, nian Solidarecon plue agantan. La brazilanoj kaj alilandanoj de Bona Volo ne neas helpon al siaj propraj Fratoj en humaneco. Danke al Dio!

Deĵoro por Spirita Asistado Kompleta Karitato 

14) Mi ankoraŭ substrekas la daŭran engaĝiĝon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito per ĝia kortuŝa Deĵoro por Spirita Asistado Kompleta Karitato. Pere de siaj sindonaj ekumenaj predikantoj, ambasadoroj kaj Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo — kiuj kuniĝas ĉe la Kompleta Karitato (Spirita kaj Materia) de la Institucioj de Bona Volo, kiel difinis la karmemora Frato Zarur, favore al nia urĝa agado en Rio Grande do Sul —, la Dia Religio daŭre provizas spiritan komforton al la laciĝintaj Animoj, plifortigante la Fidon, Esperon kaj Pacon por plibonaj tagoj. Miloj da homoj estas spirite bonvenigataj en ŝirmejoj, domoj kaj eĉ virtuale. Krome la Religio de la Tria Jarmilo okazigas labormobilizojn por purigi la loĝejojn de tiuj, kiuj jam povis reveni al siaj domoj.

15) Ni lernu de Jesuo Lian Parabolon pri la Bona Samariano (Bona Novaĵo laŭ Luko, 10:25 ĝis 37) — per kiu la Saĝulo de la Jarmiloj altigas tiun, kiu servas kun sinforgeso pri kredo, kulturo, etno kaj socia klaso — kaj ni ne ŝparu fortojn por mildigi la malfeliĉon de nia proksimulon. Al ĉiuj mi frate rekomendas: kiu volas malpliigi sian propran doloron, tiu helpu la suferantojn.

Kuspi la manikojn kaj venki en la Bono

16) Travivi la Karitaton de Dio reprezentas unu el la kialoj pri la ekzisto de komunumoj sur la Tero. Kiel mi skribis en Jesuo, la Dia Profeto (2011), eĉ se plej malbonaj estas la cirkonstancoj en la mondo, ni ne povas perdi la Esperon. Kun ĝi en la koro, ni bezonas prepari nin por venki ĉian malhelpon.

17) Fronte al plej diversaj situacioj, en kiuj doloro, angoro kaj malespero alvenas, multfoje sen averto, nepras la solidara ago de homoj por havigi spiritan kaj materian helpon al la proksimulo. Kaj, flanke de tiu urĝa subteno, necesas nutri la forton de Espero kaj de Realiganta Fido, kiuj movas la homojn resti sub la protekto de la Ĉiela Patro kaj kuraĝigas ilin kuspi la manikojn kaj konkretigi siajn plej justajn petegojn.

18) Tial, malgraŭ la maltrankvila momento, kiun ni travivas, ni ne perdu la Fidon kaj batalu por la venko de Bono.

Ni parolu kun Dio

19) Por fini, ni levu niajn preĝojn al Dio, al la Kristo kaj al la Sankta Spirito por beni, protekti kaj lumigi nin ĉiujn.

20) Precipe al niaj Gardanĝeloj, la Benataj Animoj, kiuj estas parto de la Supera Homaro, loĝantoj de la Supera Spirita Mondo, je nia senĉesa dispono en ĉi tiu venka partnereco, kiu kunigas Teron kaj Ĉielon! Per tiu ampleksa rigardo pri la Patrujo de Vero, ni povas esti multe pli produktivaj en ajna cirkonstanco defianta nin.

21) Ni levu niajn petegojn al la Ĉiela Patro, aŭskultante historian registron per la voĉo de la ĉiam memorata Frato Alziro Zarur:

PATRONIA

(La Ekumena Preĝo de Jesuo kiu troviĝas en Lia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 6:9 ĝis 13.)

Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo,
sanktigita estu Via Nomo.
Venu al ni Via Regno.
Plenumiĝu Via Volo,
tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ.
Pardonu niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni
pardonas al niaj ŝuldantoj.
Ne lasu nin fali en tenton, sed
liberigu nin de la malbono, ĉar Via estas la Regno,
kaj la Povo, kaj la Gloro por eterne. Amen!

22) Se Jesuo, nia Majstro kaj Sinjoro, diris, ke la Povo, por eterne, apartenas al Dio, tio estas ĉar la Ĉiela Patro ĈION povas fari. Ni do faru nian parton kaj ĈION bonan ni atingos.

23) Mia koro estas kun vi ĉiuj! Forton, Rio Grande do Sul! Forton, Brazilo!

Vivu Jesuo en niaj koroj por ĉiam!

Frate,
José de Paiva Netto
Prezidanto de la Institucioj de Bona Volo

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.