La Olimpikoj de la Spirito
La deveno de la Olimpikaj Ludoj
En la jaro 1896, reĝo Georgo la 1-a (1845-1913), de Grekujo, malfermis en Ateno la modernan fazon de Olimpikoj. La romia imperiestro Teodozio la 1-a (346-395) fermis en la jaro 393 de la tiel nomata Kristana Erao la unuan periodon de la famaj ludoj, kiuj eternigis Olimpion, urbon situantan en la okcidenta parto de la duoninsulo Peloponezo. Li konsideris ilin paganaj. Dum 1.500 jaroj, tiu ideo restis dormanta, ĝis la barono Pierre de Coubertin (1863-1937), en la jaro 1892, por nova epoko en sportoj, iniciatis la procedurojn, kiuj en 1894 kondukis al la “Kongreso por restarigo de Olimpikaj Ludoj”, kaj ĉi tio okazis en 1896, en la miljara helena ĉefurbo (Ateno, Grekujo). Miloj da homoj vidis la konkurojn inter dek tri landoj je naŭ sportofakoj: atletismo, naĝado, biciklado, lukto, halterlevado, teniso, gimnastiko, skermo kaj sporta pafado. Partoprenis 285 atletoj. Komence, preskaŭ neniu kredis pri la sukcesa rekomenco de la ludoj. En Parizo, en la jaro 1900, okazis unuafoje la partopreno de virinoj: ses virinoj konkuris en la tenisludoj. Brazilo eniris la konkurojn nur en 1920, en Antverpeno, Belgujo. El tie ĝi alportis sian unuan oran medalon: Guilherme Paraense, per aŭtomata pistolo, en la fako pafado.
La greka mitologio rakontas, ke el la lukto inter Zeŭso kaj Krono, por la posedo de la Tero, naskiĝis la Olimpikaj Ludoj, kiuj laŭlonge de la tuta Antikva Epoko obeis religian aspekton. En la jaro 776 a.K., ili fiksiĝis en Olimpio, kiu same post ĉiu kvara jaro organizis ian “kunvenon de Paco, Frateco, kunlaborado kaj amikeco inter la popoloj”. Sub tiu sama elvoko, la barono de Coubertin revivigis tiujn entuziasmigajn konkurojn al nia nuntempo. Li esprimis ĉi tiun penson, kiu fariĝis maksimuma koncepto pri la Olimpikoj: “Ne gravas venki, sed konkuri”.
Ekvacio Spirito-materio
La Olimpikoj estas gravaj, ĉar ili kondukas al respekto al la korpo, kune kun la Animo de homo, krom kunfratigi la homojn, kiuj en antikva tempo konstante bataladis inter si. Sed ĉio tio estas nur antaŭparolo de la multaj aferoj, kiujn oni devas konstrui, cele al plenumado de la ekvacio, kiu harmoniigas materion kaj Spiriton. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, per la starigo de tiaj temoj, malfermas novajn vojojn al la homaro.
Por ke tio okazu, ne sufiĉas al la homo sana korpo. Estas necese havi ankaŭ la Spiriton, lian eternan parton, sana. Eraras la regantoj de nacioj, kiuj insistas sole nur pri la atleta kaj intelekta perfektigado de siaj samlandanoj. Ili spitas la plej gravan: la nemalhaveblan spiritan formiĝon de la popolo, prefere surbaze de la Nova Ordono de la Kristo: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas; restadu en mia Amo. (...) Kiu plenumas mian Novan Ordonon, tiu ne plu mortos: jam pasis de morto en vivon, ĉar ĉiu, kiu kredas al mi, por ĉiam ne mortos.” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35, 15:12 kaj 13, 15:9, 5:24 kaj 11:26.) Jen la nemalhavebla Leĝo de Monda Solidareco. Sen tio, la homo estas nepre kondukata al seniluziiĝo, al misaĵoj kaj al elreviĝoj, jen klare, jen neklare. Pro tio la junularo sin donas al plej teruraj malvirtoj. De jardekoj mi skribis, ke la plej granda sufero estas foresto de Amo. (...)
Ne ripeti la pasintecon
Nuntempe devas ekzisti zorgemo flanke de ĉiuj, por ke ne ripetiĝu en la mondo tio, kio okazis en antikva tempo: “La ludoj kreskis en sia graveco, kaj korupto akompanis la ritmon”. Poste, pro la kapto de Helaso fare de la romianoj, la damaĝo al la konkuroj estis kompleta, pro la misa kompreno, kiujn la konkerintoj havis pri Sporto. Laŭ antikvaj raportoj, tiu situacio atingis la punkton, ke en la jaro 68 post la Unua Videbla Alveno de la Kristo, Nerono (37-68), kiel sola konkuranto, fariĝis “venkinto” — mirinde! — de ĉevalkurado, kaj tamen li eĉ ne atingis la alvenolinion, ĉar la ĉevaloj estis rompintaj la bridojn.
Olimpikoj de la Spirito kaj olimpikvulgaro
Restis la instruo, tiel ke la Olimpika Flamo neniam denove estingiĝu. Male, ke ĝi forigu la homajn paŝojn de mallumo. Sen tio, kion ni vidos? La tragikan finon de idealo, kiu transpasas la kampon de sportoj, bedaŭrinde transformita en olimpikvulgaron... Certe, la klopodo de Pierre de Coubertin kaj de aliaj idealistoj plu iros la luman vojon de la Historio, kaj iam estonte ĝi unuigos la rimarkindajn konkurojn de la korpo al tiuj de la Spirito.
Ofte oni vidas pensulojn, kiuj konfuzas Spiriton kun simpla projekcio de la menso. Mi ĉi tie ne parolas pri tio, sed pri la Dia Racia Energio, kiu ĝin prilumas kaj kiu postvivas post la materio, obeante Universalajn Leĝojn, kiuj saĝe regas, ekde la kreo de la mondoj. Kiam la korpo-homo ne respektas ĝin, tiam li pli-malpli sin nuligas; sen ĝi, li estas simple la kadavro. Korpo kaj klarmensa Spirito estas nedisigeblaj partoj por la apero de vera civilizacio sur la Tero.
Unu vivu!-on al la Olimpikoj de muskoloj, sed ankaŭ unu entuziasman bonvenon! al la Olimpikoj de la Spirito.
Efektive, Sporto ne aperis por elradiado de malamo, flanke de la homo. Pro tio mi lanĉis kampanjon en LBV, en la fino de la jardeko post 1970: Sporto estas vivo, ne perforto!
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia