Paiva Netto: La vekiĝo de misio

Leila Marco

La ĵurnalisto, radiokomunikanto, komponisto kaj verkisto José Simões de Paiva Netto, prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), dormas malmultajn horojn kaj malofte havas liberan tempon, ĉar lia sindediĉo al la celo de Bono ŝajnas senlima. Liaj agoj sin turnas al unu sola celo: bonfari al homoj kaj komunumoj subtenataj de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), kiujn li estras. La materie kaj spirite subtenataj homoj estas centoj da miloj.

Arlindo Filho

Paiva Netto dum frata vizito al maljunuloj subtenataj de unu el la Hejmoj por Bona Aĝo, de LBV.

“Mateniĝas, kaj mi troviĝas efektive laca. Sed la pasio pri LBV min nutras. Ankaŭ Vi estu tiaj, por ke ni ĉiuj meritu la Amon de la Majstro Jesuo! Ĝi estas la unusola pasio, kiu ne konsumas la homon. La unusola! Mia Fido je la Kristo de Dio neniam malvigliĝas!” iam asertis la estro de IBV-oj, kun sento de obstino kaj sindonado al ia supera idealo, kiu emociigas kaj inspiras al agado, ĉar ĉi tiu fakte estas ĉiam la kialo de lia vivo.

Krome, li havas profunde en si la fortan spiriton de Universala Frateco, kiun li travivas ekde tre frua aĝo. Sufiĉas mencii la epizodon, kiu lin vekis al la laboro en la Semejo de Bona Volo, kaj kaŭzis okazojn gravajn kaj neforgeseblajn al lia koro, laŭ tio, kion oni povas vidi en ĉi tiu jena lia raporto: “Mateniĝis je la 29-a de Junio 1956 — Tago de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Tiu estis vendredo, kaj ĉar estis la mezo de la jaro, la vetero ne estis tre varma, kiel ofte en la tiama Federacia Distrikto*1. Mi naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, je la 2-a de Marto 1941. Kiam mi estis 15-jaraĝa, per intuicia movo, mi ŝaltis mian radioaparaton. Elsendis Radio Tamoio. Oni tiam travivis la juniajn festojn. Surprizite, mi aŭdis la sonakordojn de tradicia kristnaska kanto: Paca Nokto!, de Joseph Möhr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863). Mi turnis min al mia karmemora patrino, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994), kaj mi ekkriis: ‘Patrino, kia interesa afero! Kristnaska kanto en Junio?!’”. Aludante al tiu novaĵo, la estro de LBV intencas substreki la pionirecon de la karmemora fondinto de la Institucio, la radiokomunikanto, ĵurnalisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kiam ĉi tiu uzis tian novan strategion de propagando por diskonigi la Konstantan Kristnaskon de LBV — “La ĉiutagan Kristnaskon, por helpi je la malsato de la popolo, kiu estas ĉiutaga”, laŭ aserto de Zarur.

Ni estas Eternaj Spiritoj

Krom kaŭzi ravon pro la sagaco de Zarur, kiam li diskonigis la mesaĝon de LBV, liaj sekvaj deklaroj, kiam li legis la fragmenton de la Bona Mesaĝo de Jesuo, en kiu Anĝeloj anoncas la naskiĝon de la Majstro de jarmiloj, estigis ian definitivan ŝanĝon en la vivon de Paiva Netto. “Radio Tamoio tiumomente elsendis la programon Kampanjo de Bona Volo. Kaj tuj eksonis la voĉo de Alziro Zarur. Tiu fakto ŝanĝis mian vivon, same kiel tiun de multaj aliaj homoj, kiuj atendadis ion, kio dirus al ili kion ili bezonis aŭdi pri Tiu, de Kiu, laŭ la vortoj de Johano Baptisto, ni ne estas inda ‘la rimenon de Liaj ŝuoj malligi’: Jesuo (Evangelio laŭ Marko, 1:7)! Zarur laŭte eldiradis ‘Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj Paco sur la Tero al homoj de Bona Volo!’ (Evangelio laŭ Luko, 2:14)”, li rememoras.

Vivian R. Ferreira

Paiva Netto, okaze de la festoj de 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo, en la Placo de Paco, en Braziljo/DF, ĉefurbo de Brazilo.

Impresegita de tiu sama emocio, kiu lin tiam entuziasmigis, la estro de LBV aldonis: “Tiumomente, ia kvazaŭ fulmo descendis sur min, sed ne min kalcinis. Male. Mi ekperceptis, ke mi ne estas nura karnaĵo, kvankam troviĝas ie kaj ie koncepto, kiu transdonas al homoj la penson, ke ĉi tiu mondo estas ia viandvendejo. Mi havas Spiriton. Ne kiel rezulton de ĥemiaj cerbaj kombinaĵoj, ĉar la inteligento troviĝas trans la korpo, kiel se ekzistas ia psika menso ekster la somata cerbo. (...) De tiu momento, kio vekiĝis en mi ne povus ekaperi el fragmento de materio, kiu iam transformiĝos en sovaĝan satigon de vermoj. Ha! ni estas io tre supera, kiu harmonias kun steloj! Sekve, estas esence grave havi en ni ian agordilon, kiu resonu laŭ la grandeco de ilia melodio”.

La belsona nomo de la fondinto de LBV venigis en lian menson rememoron. “Tiam ekaperis en mia memoro ia sceno de antaŭ tri jaroj (1953): el la manoj de bela negra sinjorino, kiu diskonigadis la agadojn de Legio de Bona Volo sub varmega suno, en la norda regiono de la Mirinda Urbo Rio de Ĵanejro, mi ricevis flugfolion eldonitan de LBV. Emociite, mi redonis al ŝi glason da akvo. En tiu publikaĵo, kun bonega enhavo, estis priskribita la idealo, kiun mi prirevis de frua aĝo”, li emfazis.

Absoluta decido pri Bono

Arquivo BV

Alziro Zarur lanĉas la Ĵurnalon de Dio. Apud li, lia nelacigebla sekretario Paiva Netto. 

Se reveni al la jaro 1956, Paiva Netto tiel forte raviĝis pro la predikado pri la Reala Frateco, ke li alprenis la kuraĝan decidon je tiu 29-a de Junio. Li rakontis: “Farinte decidon, post kiam mi trovis la unuan movadon interreligian organizitan de la Brigado de Fratiĝintaj Religioj*2, mi min turnis al mia karmemora patrino kaj senhezite mi diris: ‘Patrino, kun tiu mi iros!’. La idealo, kiu ŝanĝis mian vivon, ne povus esti forgesita aŭ enŝlosita”.

Laŭ la opinio de la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo, ĉiuj homoj devus ekkoni la forton de tiu mesaĝo de Paco. “Tial, en tiu sama tago, mi eliris bicikle, por ampleksigi tiun agadon de Bona Volo, kiu tuŝis mian koron, kaj krome por peti donacojn al LBV. De tiu momento, mi ekvolontulis por la Institucio, partoprenis en la kampanjoj por havigo de la iama Radio Mundial — kiu fariĝis Radiostacio de Bona Volo, inter la jaroj 1956 kaj 1966 — kaj por helpi en la Konstanta Kristnasko de LBV, kiu ĉiutage subtenas la popolon en situacio de socia vundebleco”, li emfazis.

En tiu agado, Paiva Netto ofte iris al la Centra Sidejo de la Institucio, tiutempe situanta ĉe Strato Acre, 47, en Rio-de-Ĵanejro/RJ. En unu el tiuj okazoj, la domo estis tre movoplena, ĉar oni preparis la transiron al nova, propra loko, kun pli vastaj instalaĵoj. Tiu domo estis aĉetita je la 1-a de Majo 1956, kaj situis ĉe Avenuo Rio Branco, 43, 3-a etaĝo, en la centro de la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro (en 1984, la sidejo estis transigita al San-Paŭlo/SP, kie ĝi restas ĝis nun). Li ja vidis, en iuj okazoj, la fondinton de LBV, sed pro la cirkonstancoj, li ne volis ĝeni lin.

Malnova amikeco

Je la 28-a de Junio 1957, li decidis ekkoni Alziro Zarur, kaj li iris la orfejon, kie ĉi tiu loĝis, kiam fraŭlo, kaj lin akompanis lia fratino Lícia Margarida de Paiva (1942-2010). “Tiam, malgraŭ mia inklino al Medicino, mi decidis dediĉi min al spirita vojo, apud Zarur, kun kiu mi persone parolis unuafoje en la Domo de Luciá, nome orfejo por knabinoj, en la kvartalo Lins, en Rio, kiun fondis kaj gvidis sindediĉa portugalino, la karmemora S-ino Rosa Leomil, li klarigis.

Arquivo BV

Domo de Luciá, loko kie Paiva Netto unuafoje parolis persone al Alziro Zarur, en la kvartalo Lins de Vasconcelos, en Rio, je la 28/6/1957.

Kiam Paiva Netto frapis la pordon de la domo, je la oka horo vespere, alvenis junulo responde. Post kiam li anoncis, ke li deziras paroli al Sinjoro Alziro Zarur, la pordisto ne emis permesi lian eniron, ĉar laŭ li la fondinto de LBV ripozas. Sed la estonta estro de la institucio sentime metis la piedon sur la pezegan feran pordegon, por ke la junulo ne fermu ĝin, insistis, ke li ilin prianoncu al Zarur. Iom nevole, la junulo tien iris por la sciigo. Post kelkaj minutoj, ĉi tiu revenis kaj diris, ke Zarur ilin akceptos. Alziro Zarur aperis sur eta balkono, kaj sin turnis al Paiva Netto, kaj en impresa ligiĝo pro identeco spirita, ekkriis, laŭ raporto de la prezidanto de LBV: “Zarur surprize diris al mi: ‘Ho junulo, finfine vi ekaperis. De kiom da tempo mi atendadas vin!’”.

Arquivo pessoal

Je la 14-a de Junio 1963, inter veteranaj Legianoj en la kabineto de la Prezidanto de la iama Radio Mundial, tiam Radiostacio de Bona Volo, D-ro Mário da Cruz (1925-2012) — kun okulvitroj, maldekstre — kaj D-ro Osmar Carvalho e Silva (1912-1975) — dekstre —, kiuj dialogas kun la fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979). Oni vidas la junan José de Paiva Netto, ĉiam atenta pri la evoluado de la Institucio. 

De tiam, Paiva Netto aktive ekkunlaboris en la agado de LBV, kaj fariĝis la ĉefa helpanto de Zarur. Plie, li estis fidela amiko, dum sekvaj preskaŭ du jardekoj kaj duono “kaj eĉ post la forpaso de lia korpo, ĉar la Spirito plu vivas, tiel ke la mortintoj ne mortas”, kiel elstarigas la gvidanto de tiu Institucio.

Pensante pri ĉio, kio okazis post tiu renkontiĝo, Paiva Netto rimarkigis: “Dum tiu tempo, mi kreskadis, ĝis altiĝo al la posteno de ĝenerala sekretario de LBV (posteno responda al tiu de vicprezidanto), kiun mi okupis kiam okazis lia forpaso, je la 21-a de Oktobro 1979”. Tiel li anstataŭis la fondinton de Legio de Bona Volo, per vojo karakterizita de grandaj defioj kaj profunda sindono al la misio.

Post tio, Paiva Netto ĉefgvidis Legion de Bona Volo al vigleca progreso, kio estas elstara fakto rilata al praktika, entreprenema Spirito. Ĉar Zarur ne havis sufiĉe da tempo, dum sia materia vivo, por realigi multajn el siaj idealoj, koncernis lian posteulon, Paiva Netto, profundigi la avangardan doktrinan spiritan enhavon. Ĉefgvidante infanojn, adoleskantojn, junulojn, plenkreskulojn kaj maljunulojn, Paiva Netto solidigis kaj elvolvis en brila maniero la legianan mision en Brazilo kaj eksterlande, kaj eksterordinare pliampleksigis, en koroj kaj mensoj, la Fratan Amon de Jesuo.

Per tia firma decido kaj duobla Fido li alprenas energion por prezidi la Instituciojn de Bona Volo kaj trovas lokon en okupita agendo por labori kiel komunikanto, komponisto, ĵurnalisto kaj verkisto. En ĉiujn aspektojn de sia granda talento li enmetas la plej grandan instruon de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: Lian Novan Ordonon“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (...). Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35 kaj 15:13).

Jen kial ni substrekas, meze de la festoj de la 67-jara laborado de Paiva Netto en la Semejo de Bona Volo de Dio, ĉi tiun fragmenton el la historia eldono de la revuo BONA VOLO, kiu alportas elstarajn faktojn el tiu venkoplena vojirado.

____________________________
*1 Iama Federacia Distrikto — Kreita per la Konstitucio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo, en 1891, ĝi respondis al la nuntempa loko de la municipo Rio-de-Ĵanejro/RJ. Je la 21-a de Aprilo 1960, ĝi estis transigita al Braziljo/DF.

*2 Brigado de Fratiĝintaj Religioj — Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, kreis kaj prezidis la pioniran Brigadon de Fratiĝintaj Religioj, kies la unua eldono okazis oficiale je la 7-a de Januaro 1950, en la salono de la Konsilantaro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), en la urbo Rio-de-Ĵanejro/RJ, post sekvaj plenumitaj prepar-kunsidoj en tiu sama loko en la monatoj Oktobro, Novembro kaj Decembro 1949 en la direktorejo de tiu prestiĝa Asocio. Per tiu agado, Zarur anticipis tion, kion poste oni nomis interreligiaj rilatoj. Je la 7-a de Oktobro 1973, li proklamis la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en Maringá/PR, Brazilo.