La vera civitaneco havas sian devenon en la Ĉielo
Popoloj kaj iliaj patrolandoj estas ĝenerale lertaj en sia kapablo postvivi, malgraŭ sia manko de eduko, malgraŭ forlasiteco, malsato, pesto aŭ milito. Kaj tio okazas pro la forto de la Senmorta Spirito, kiu loĝas en ĉiu civitanino, en ĉiu civitano, ĉu ili havas aŭ ne havas konscion pri tiu realaĵo. Estas esence grave, ke ni komprenu, ke la vera civitaneco havas sian devenon en la Ĉielo, el kie ni efektive devenis, ĉar ekzistas Vivo antaŭ la vivo.
La Sankta Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 1:1 ĝis 5, tion revelaciis al ni: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li [Kristo Jesuo] estiĝis nenio, kio estiĝis. En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis”.
Tiu dia principo respeguliĝas en la zorgemo kaj respektemo, kiujn havas la spiritaj tradicioj rilate la ekziston de Ĉielo, kiu antaŭas kaj superstaras la materion.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.