Dia Kreemo
Mi kutimas diri, ke malfacilaĵo starigas kreemon. Ni do strebu kunigi la arton krei novaĵojn, kiun Dio donis al ni, al la eternaj instruoj de la Sankta Evangelio-Apokalipso de Jesuo. Estas konsilinde, ke en ĉiu momento la faktojn de la vivo, ĉu individua aŭ kolektiva, oni analizu kaj travivu laŭ Spirito kaj Vero, tra la prismo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Tiel, ni estos pli kapablaj trovi — pere de nia harmonio kun la Supera Spirita Mondo kaj surbaze de la travivado de universalaj valoroj revelaciitaj de la Plejalta Administranto de la mondo — praktikajn solvojn, kiujn oni devas transformi en elokventajn rezultojn, laŭ tio, kion mi postulas de miaj kompetentaj laborskipoj en la Institucioj de Bona Volo*.
***
Indas konsideri la rekomendon de Robert Herbold, kiu dum ok jaroj estis la ĉefa administranto de la operacioj de Microsoft: “Problemo, kiu trafas multajn kreopovajn skipojn estas tio, ke ili sekvas plurajn aferojn kaj tenas multajn ideojn vivantaj. (...) Manpleno da kunsidoj faras, ke tiuj unikaj ideoj malpliiĝu al mezvaloraj ideoj. Ĉar grupoj de homoj prenas unikajn ideojn kaj klopodas adapti ilin por fari ilin tute akcepteblaj al la tuta grupo. (...) Tio kreas banalaĵojn. Skipoj ekzistas por plibonigi procedojn. (...)”.
Notu ĉi tiun penson, kiun mi eldiris antaŭ jardekoj: Administri estas alveni anticipe.
________________________________
* Institucioj de Bona Volo — Ili konsistas el Legio de Bona Volo (LBV); Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito; Fondaĵo José de Paiva Netto; Fondaĵo Bona Volo; kaj Eduk-Asocio Bona Volo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.