Venki la krizon postulas laboron kaj fidon
Jesuo, en Sia Evangelio laŭ Luko 4:4, rememorigis pri Readmono de Moseo, kaj admonis: “Ne per la pano sole vivos homo, sed per la tuta vorto de Dio”. La samo validas por Ekonomio. Tamen, kiom da homoj efektive atentas pri tiu instruo? Ja nur kiam doloro frapas.
Ĉar estas oportune, mi rememorigas tion, kion mi diris okaze de la Preĝo al la Dia Strategiisto, en Januaro 1991:
Grandaj nacioj kreskis en momentoj de batalo; plej elstaraj karakteroj sin montris ĉe tempestaj okazoj. Krizo estas defio al inteligento. Lukto incitas nian valoron. Kial ni timu defiojn? Tio estas la maniero elektita de Dio por doni premion al nia kapablo. Kaj ĉiu ajn venko en la spirita kaj fizika kampo postulas oferojn.
Unika fakto indas noton: Jesuo transpasis la doloran krizon de krucumiĝo! Kiam oni supozis Lin mortinta, kiam oni levis Lian dolorplenan korpon por mokado de la miranta homamaso, tiam oni Lin gloris, oni Lin lokis sur pli altan lokon ol ordinare. Kaj ĉiuj popoloj, pere de la Historio, povis kontempli Lin. Poste, okazis la majesta Resurekto...
Frato Ora Sago (Spirito), pere de la mediuma parolo de la kristana mediumo de la Nova Ordono, Chico Periotto, okaze de spirita manifestiĝo en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, diris: “Feliĉa estas tiu, kiu elportas sian provaĵon rezignacie, kaj ĝisfunde! Por la Ĉielo, jen tio estas, kio gravas!”
Kaj tion faris Jesuo: Li transpasis la martiron de krucumiĝo! Poste, kiel fenikso, Li venke reaperis el la cindroj de morto, kaj pro tio Dio konfirmis Lian Potencon.
Ĉu vi ne bone komprenas la Potencon de Jesuo?!
Ni do daŭrigu kune analizi ĝin.
Plivalorigi la Kapitalon de Dio
La ekzemplo pri fido flanke de la Dia Majstro inspiras al ni kuraĝon, se oni konsideras la tutmondan scenaron, kiu incitas viglan kreemon por transpasi la barojn aperantajn sur la vojo, precipe la ekonomiajn kaj financajn. Estas urĝe plivalorigi la Kapitalon de Dio, tio estas, la homon kaj lian Eternan Spiriton, impulsilojn al progreso, kernon de altruisma ekonomio, laŭ tio, kion mi verkis en 1987, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo.
Socia aspekto alvenas tra la spirita aspekto
Kaj mi revenas al punkto, kiun mi konsideras nepre necesa kaj ĉiam aktuala: socia reformo venas tra spirita reformo. En la jaro 1983, en la Programo Bona Volo, tiam elsendita per TV Band, mi faris jenan komenton:
Multaj homoj pensas, ke Jesuo estas ia religia fikciaĵo aŭ figuro rememorenda nur en la respektindaj kultoj de kristanaj servoj. Tamen, ni iras trans tion. Ni estas konvinkitaj, ke la Plejaltan Miraklofaranton oni devas konstante pridemandi, ĉar en Liaj predikoj ni trovas ne nur mildigilon, sed ankaŭ respondon al demandoj, kiuj afliktas nin. Li estas tiu, kiu diris: “Mian Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; Mi ne donas al vi la pacon de la mondon. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de la mondaĝo”.
Temas pri grandioza promeso, pri kiu ni devas mediti, ĉar multon oni povas lerni de Li.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Switzerland
Croatia
United Kingdom