Ekumenismo, kiu venkas malamon kaj disputojn
En la intervjuo, kiun mi donis al la portugala ĵurnalistino Ana Serra pri mia verko Meditadoj el la Animo, lanĉita en Portugalujo fare de Eldonejo Pergaminho, en la jaro 2008, mi asertis:
Eduki kun Ekumena Frateco estas servo, kiu postulas idealon, tempon kaj konstantan decidon. Kiel klarigis la Nobel-premiito pri Literaturo, en 1998, José Saramago (1922-2010), okaze de vizito al Brazilo, “ni ne ŝanĝos la vivon... se ni ne ŝanĝos nian vivon”.
En la verko Civitaneco de la Spirito (2001), mi citis diraĵon de Malcom X (1925-1965), unu el la grandaj usonaj negro-gvidantoj, kiu estas tre oportuna en ĉi tiu fragmento de la intervjuo. Kiam li transpasis la barojn dum sia komence perforta, kaj dum la tuta tempo suferplena vivo, li deklaris: “La solaj homoj, kiuj efektive ŝanĝis la Historion estis tiuj, kiuj ŝanĝis la pensmanieron de homoj pri si mem”.
Lian ekzemplon ĉi tie konfirmas liaj agoj. Li mem, vojaĝinte al Mekko, rimarkis, ke eblas kunvivi kun malsamdevenaj homoj, male ol tio, kion li antaŭe pensis. Reveninte al Usono, li komencis, por miro de multaj personoj, paroli ne nur al la afrikdevenaj, sed al diversaj etnoj, same kiel la rimarkinda usona pastoro Martin Luther King Jr. (1929-1968), karisma gvidanto, jam antaŭe estis kompreninta kaj praktikinta.
Krome, ankoraŭ pri potenco de la sociaj interrilatoj inter religioj, politikaj partioj, komunumoj, landoj, mi plu skribis en la verko Civitaneco de la Spirito, por klarigi gravan punkton: potencon oni plenumas per modera kaj senmanka karaktero. Perfekta leĝo estas tiu, kiu enhavas Amon kaj Justecon. Ĉi tio estas bonfara energio, kio ne signifas toleremon kun senpuneco, kiu rezultigas ĥaoson. Konfuceo (551-479 a.K.) diris, kaj mi emas ripeti: “Oni pagas Bonkorecon per Bonkoreco, kaj malbonon per Justeco”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Australia
Austria
Brazil
Australia
Croatia
Switzerland
Italy