Spirita deveno de Profetado
En mia verko Mortintoj ne mortas, mi transskribis studaĵojn bone fundamentitajn kaj tre interesajn raportojn pri realeco de vivo post fenomeno nomata morto... Tamen, necesas krome, ke ni pensu pri iaj moralaj konsekvencoj de tiu spirita scio, kiun Jesuo, la Dia Resurektinto, proponis al ni, por ke ni bone konduku niajn destinojn. Cetere, kiam ni ne konvene preparas nin, morto fariĝas granda ektimo. Pro tio ni zorgas pri dialogado kun ĉiuj, kiuj honoras min per sia legado, kaj prezento de tiuj faktoj, kiuj, dum jarmiloj, evidentigas la postvivadon de la Animo kaj la Spiritan Naturon de tiu fenomeno.
La karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), asertis, ke “ekzistas morto en neniu punkto en la Universo”.
Ĉu vi volas malaperi, resti for de viaj karuloj por ĉiam? Mi supozas, ke ne!
En la dua volumo de la literatura serio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”1, en la libro Profetaĵoj sen Mistero (1998), mi denove enmetis ĉi tiun mian aserton: Mortintoj ne mortas!, ankaŭ niaj ateismaj-materiismaj Fratoj. Oni ne rajtas analizi la Vortojn de la Kreanto neglektante iun ajn el Liaj kreitoj, inkluzive de la spiritoj.
Krome, el kie venas la admonoj pri la severa momento, kiun la Tero trapasas? Precize el la Spirita Mondo, loĝejo de la Nevideblaj, laŭ tio, kion klarigis al ni la Apokalipso de la Dia Profeto, Jesuo, jam en la unua ĉapitro, en la komencaj versikloj: “Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al Li, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia Anĝelo al Sia servisto Johano, kiu atestis la Vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis”. (Apokalipso, 1:1 kaj 2)
Laŭ via penso, estimata legantino, kara leganto, kio estas la Anĝeloj (kiuj tre ofte aperas en la Sankta Biblio), se ne Animoj? Estas nepre necese scii, el kie ni venis, kion ni faras ĉi tie kaj kien ni iros post la neevitebla fenomeno morto.
________________________
1 “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj” — La libro Profetaĵoj sen Mistero estis la plej vendita titolo en la 15-a Internacia Bienalo de Libro en San-Paŭlo, kaj devenis de radia programserio “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”. Ĝi estis elsendita unuafoje je la 27-a de Oktobro 1990, ĝis Februaro 1992. Nuntempe ĝi plu estas ĉiutage elsendata per Supera Reto Bona Volo de Radio, kiu estas agordebla ĉe portalo www.boavontade.com/radio (en la portugala). La literatura kolekto konsistas el Ni ĉiuj estas Profetoj (1991); Profetaĵoj sen Mistero (1998); Apokalipso sen Timo (2000); Jesuo, la Dia Profeto (2011); kaj Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni (2014), kaj tiuj libroj furoras en la ĉefaj librovendejoj de Brazilo, kaj atingis la nombron de pli ol 3 milionoj da venditaj ekzempleroj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia