La vidaĵoj de Tesla
La granda scienc-geniulo Nikola Tesla (1856-1943) — kiu inventis kaj priskribis la sistemon de elektra alterna kurento, nome la bobenon de Tesla, motoron je elektra starto, senflugilajn flugmaŝinojn, kaj interplanedajn komunikojn — atestis diversajn faktojn, kiuj konfirmas la ekziston de la Nevidebla Mondo.
Julie Byron, en sia verko Impresaj mediumaj travivaĵoj de famaj homoj, priskribis lin kiel homon neordinaran, ekstravagancan viziulon kaj mistikulon. La aŭtorino interrompis sian rakontadon pri la kurioza personeco de tiu prestiĝa inventisto por fari demandon almenaŭ instigan: “Ĉu Tesla estis mediumo?” Ŝi mem rompis la starigitan dubon kaj plu skribis: “Fakte, Tesla mem estus la lasta homo, kiu akceptus tian ideon, kaj ĝis la tago, kiam li mortis, li konservis sian opinion, ke la homa raso estas nenio alia ol ‘karnaj maŝinoj’. Tamen, malgraŭ sia kontraŭa vidpunkto rilate paranormalajn fenomenojn, Tesla estis envolvita plurfoje per io nekonata, dum sia tuta vivo”.
Kvankam li eble timis, laŭ tio, kion diris lia biografiisto John J. O’Neill (1889-1953), akcepti siajn travivaĵojn kiel psikajn, pro timo, ke oni ligu lin al Spiritualismo aŭ alia pensmaniero, kiu konsideras ion plian en la formado de vivo ol nur energion kaj materion, li fine estis devigita cedi fronte al fenomenoj okazintaj al li ekde la infana aĝo. Julie rakontas, ke Tesla funkciis kiel mediuma ricevilo, kaj travivis multajn ekstersentumajn okazaĵojn: “En la nokto, kiam lia patrino mortis, aliflanke de la mondo, Tesla ekvidis la jenan scenon: ‘nubo portanta anĝelecajn figurojn mirinde belajn, el kiuj unu fikse rigardis min, ame, dum ĝi alprenis la vizaĝon de mia patrino. La aperaĵo malrapide ŝvebis tra mia dormoĉambro kaj poste malaperis. Min vekis nepriskribeble dolĉa kanzono, en kantado de multaj voĉoj. Tiumomente, ia certeco, kiun neniu vorto povas esprimi, falis sur min: mia patrino estis ĵus mortinta’”.
Unu fojon, Julie rakontas, Tesla sentis impulson sendi telegramon el Novjorko, dirante, ke li havis vidaĵon, laŭ kiu Angeline, lia fratino, aperis kaj malaperis sinsekve. Li suspektis, ke ŝi eble ne fartas bone, kaj tamen li ne havis kialon por tion pensi. Sed lia intuicio estis ĝusta. Lia fratino estis grave malsana.
Kiel ni vidis, la renoma sciencisto, vole nevole, havis fortan mediumecon, kiu estas propra al ni ĉiuj, laŭ tio, kion mi jam klarigis al vi. Kaj precize pro tio, laŭ mia aserto en la verko “La ampleksa misio de la Templo de Bona Volo”, ni devas esti evangeliigitaj kaj apokalipsigitaj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia