Transformi doloron en venkon
Ni ne dubu pri nia kapablo, kiel homaj kaj spiritaj estuloj, atingi tion, kion hodiaŭ oni konsideras nesuperebla. Ni havas multe pli da kapablo transpasi problemojn, eĉ se ni taksas ilin plej grandaj, laŭ tio, kion opinias la usona kuracisto, psikologo, filozofo kaj verkisto William James (1842-1910): “Plej multaj homoj vivas, fizike kaj intelekte, aŭ morale, en cirklo tre limigita de sia potencialo. Ili uzas tre malgrandan parton de sia ebla konscio kaj de la rimedoj de sia animo, ĝenerale, same kiel homo... kiu kutimas uzi kaj movi nur sian etfingron. Grandaj urĝaj aferoj kaj krizoj montras al ni, kiel niaj vivrimedoj estas multe pli grandaj ol tio, kion ni supozis”.
Se pli grandaj estas la malfacilaĵoj, des pli grandaj estos niaj talentoj por transpasi ilin. Se ne estus tiel, kie ni estus hodiaŭ, se tiuj homoj, kiuj vivis antaŭ ol ni, dum jarcentoj, perdus la kuraĝon? Plej malbona tragedio estas rezigni pro la mondaj malfacilaĵoj. Tio do signifas fiaskon antaŭ tiuj, kiuj fidas nin. Homoj, kiuj vivis antaŭe — kun la brulaĵo de Fido — transformis doloron en venkon.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Senegal
Brazil
Bulgaria
Germany
Hungary
Czech Republic
Croatia
Ukraine
Poland
Portugal