Templo de Dia Ekumenismo
Alvenas la tempo, kiam ni ĉiuj komprenos la gravecon de praktikado de ia fruktodona kaj frata interrilato spirita, socia, religia, politika, scienca, filozofia, sporta, k.t.p.. Tio estas afero de strategio por postvivado, kiu trovas en Ekonomio de Spirita kaj Homa Solidareco nemalhaveblan fundamenton. Mi insistas pri tiu vojo ekde la jardeko post 1980, kiam mi defendis tiun tezon per la ĵurnalo Folha de S.Paulo. Ĝi estas solvo kongrua kun la Homaro, kiu bezonas homecan sintenon al si mem.
Por ke ni venku, mi konsideras tre utile, ke ni aŭskultu, en niaj Animoj, la Inspiron de Dio, aŭ — por tiuj, kiuj ankoraŭ ne trovis la Ĉielan Patron — atenti pri la prudento de Paco. Cetere, per instinkta maniero, la homoj ĉiam serĉas kiel modelon ian Superan Sperton.
Kun la celo same kontentigi tiun deziron, mi fondis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, je la 21-a de oktobro 1989, la Templon de Bona Volo (TBV). En la libro Meditadoj el la Animo (2003), mi elstarigis kvar pilierojn, kiuj gvidas niajn agojn: Senlima Ekumenismo, Totala Ekumenismo, Ekumenismo de la Koroj kaj Dia Ekumenismo.
Hodiaŭ mi prezentas al vi tion, kio estas la fundamento de TBV je ĝia manifestiĝo kiel Templo de Dia Ekumenismo. Temas pri la kontakto socio-spirita inter la homo kaj lia Kreinto. (...) Sekve, mi parolas pri universaligo de la Homo, kiu integriĝas en sian diecan devenon, kaj fariĝas Vertikala Homo, tio estas, Spirita Homo, aŭ eĉ pli: Homo-Spirito. Tio estas la fino de la superregado de materio, pro la nura kaj simpla kompreno, ke ĝi ne ekzistas (ĉar atomo mem havas malplenaĵojn). Pro tio mi jam asertis antaŭe, ke materio estas ankaŭ Spirito.
Aparecida Liberato
Dum vizito al la Eduka Ensemblo Bona Volo, en San-Paŭlo/SP, Brazilo, nia amikino Aparecida Liberato, brazila numerologiisto kaj verkisto, komentis sian viziton al la Templo de Paco kaj ĝiaj 25 vivojaroj, tiutempe, kiam ni celebris la Arĝentan Jubileon de la Piramido de Benataj Animoj, de Lumaj Spiritoj: “Tiu estis unu el la plej nekredeblaj momentoj, kiujn mi pasigis. Tiu Templo havas tutan historion kaj ligiĝon kun numeroj. Ĝi estas loko, kiu akceptas ĉiujn homojn. Mi memoras, ke mi iradis laŭ la Spirala vojo, kaj kiom longe mi sukcesis retroiri en mia pasinteco, kaj pensadi pri mi mem, forigi el mi ĉion, kio ne estas al mi bonfara. Kiam mi venis al la fino, mi estis malpeza kaj inspiroplena! Mi gratulas al TBV, al Paiva Netto kaj al tiuj mirindaj homoj, kiu staras en la tuta mondo kaj kundividas tiun valoron de frateco!”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.